4pedagog/o

pedagogo   Vikipedio

PED
1.  
Instruisto: la fama hungara pedagogo Polgar […] decidis kaj sukcese faris el siaj filinoj mondĉampionojn pri ŝako [1]. la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido [2]; pliakriĝas vera instruisto-manko, ĉar multaj pedagogoj estas pli-ol-50-jaraĝaj kaj baldaŭ pensiiĝos [3].
2.  
Pedagogiisto: sciencisto-medicinisto, pedagogo, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj, dum multaj jaroj li estis profesoro kaj vicdekano de Samarkanda Medicina Instituto [4].
1. Zlatko Tišljar: Kostelić - skia miraklo, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 21a
2. La Nova Testamento, Galatoj 3:24
3. Monato, Walter Klag: Kver-el-e el la ekonomio, 2013
4. Monato, Vladimir Lemelev: Unu hirundo printempon ne alportas: sed du?, 2013
angle:
pedagogue 1. teacher
beloruse:
пэдагог
ĉeĥe:
pedagog, vychovatel
france:
pédagogue
germane:
Pädagoge
hungare:
neveléstudományi szakember, pedagógus (tudós) 1. pedagógus, nevelő
katalune:
pedagog, educador
nederlande:
opvoedkundige, pedagoog
pole:
pedagog
portugale:
pedagogo
ruse:
педагог
slovake:
pedagóg, vychovávateľ

pedagoga

De pedagogo; rilata al pedagogo: bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto FK ; la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo VivZam .
angle:
pedagogical
beloruse:
пэдагагічны
ĉeĥe:
vychovatelský
france:
pédagogique (de pédagogues)
germane:
pädagogisch
katalune:
pedagogia
nederlande:
pedagogisch
pole:
pedagogiczny
ruse:
педагогический
slovake:
pedagogický

administraj notoj