persimon/oPIV1

persimono

BOT
1.
Frukto de persimonujo orienta, ekstere simila al tomato, ruĝa aŭ flava, sukplena, dolĉa, kun kvar restantaj kalikfolioj: persimono […] estas ronda kaj simila al pomo aŭ tomato [1]; oni faris ĝin (la ĉinan manĝon zongzi-o) el glueca rizo kun aldonitaj jujubo, kaŝtano, sekigita persimono, ginkofruktoj, ruĝaj faboj kaj volvis ĝin per folioj [2].
2.
Frukto de persimonujo virginia.
1. Vikipedio, Persimono
2. Zongzi-o ― tradicia manĝaĵo de la Festo de Duobla Kvino, Ĉina Radio Internacia
angle:
persimmon, date-plum
beloruse:
хурма (плод)
ĉine:
[shì]
germane:
1. Kaki(pflaume)
hungare:
kakiszilva, datolyaszilva
japane:
カキ
nederlande:
dadelpruim
pole:
persymona
portugale:
caqui
rumane:
persimon
ruse:
хурма
ukraine:
хурма японська, персимон

persimonujo

BOT
Genro el la familio ebonujacoj (Diospyrus), de fruktaj arboj kaj arbetoj (proks. 200 specioj). SUB:persimonujo orienta, persimonujo virginia
beloruse:
хурма (расьліна)
ĉine:
柿子 [shìzi]
germane:
Ebenholzbaum
hungare:
kakiszilvafa, datolyaszilvafa
latinece:
Diospyrus
nederlande:
persimmon
pole:
hurma
rumane:
hurma
ruse:
хурма (растение)

persimonujo orienta

BOT
La plej disvastigita specio de persimonujo (Diospyros kaki), arbo normale 5 – 8 (sed iam ĝis 25) metrojn alta (iam tamen arbeto), komuna en la sudorienta Azio, en Uzbekujo, Persujo, Kaŭkazo, Krimeo, Egiptujo kaj iom malpli en Italujo kaj Hispanujo: en Kaŭkazio kaj en la Centra Azio la persimonujo orienta kreskas kaj sovaĝe, kaj kulture.
branĉo de Orienta persimono (Diospyros kaki), Serres d'Auteuil
CC BY-SA 3.0  [3]
germane:
Kakibaum
hungare:
ázsiai kakiszilva, ázsiai datolyaszilva
latinece:
Diospyros kaki
nederlande:
kakivrucht
pole:
hurma wschodnia, kaki
rumane:
kaki
ruse:
хурма обыкновенная, хурма кавказская, хурма восточная

persimonujo japana

1.
BOT Japana specio de persimonujo (Diospyros japonica).
2.
KUI Orienta persimonujo.
latinece:
1. Diospyros japonica
nederlande:
1. Japanse persimmon
pole:
1. persymona japońska
rumane:
1. curmal japonez

persimonujo virginia

BOT
La specio de persimonujo komuna en la sudo de Usono (Diospyros virginiana).
branĉo de floranta Virginia persimono (Diospyros virginiana), Maryland, Usono
CC BY-SA 3.0  [4]
germane:
Amerikanische Persimone
hungare:
amerikai kakiszilva, amerikai datolyaszilva
latinece:
Diospyros virginiana
nederlande:
Amerikaanse persimmon
pole:
hurma amerykańska
rumane:
hurma americană
ruse:
хурма виргинская

administraj notoj

~ujo: Mankas dua fontindiko.
~ujo orienta: Mankas verkindiko en fonto.
~ujo japana: Mankas dua fontindiko.
~ujo virginia: Mankas verkindiko en fonto.