*pilol/o

*pilolo   Vikipedio

MED Medikamento sub formo de glutebla buleto: (figure) ni devas gluti la maldolĉan pilolon (ni devas rezigneme elporti tiun neeviteblan malagrablaĵon); tiun noktmezon enlite, sentante doloron en la brusto, li metis du pilolojn sub la langon[1]. VD:kapsulo, oblato, pastelo, premaĵo, tablojdo.
1. David Curtis: Koratako, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 28-34a
angle:
pill
beloruse:
пілюля
bretone:
pilulenn
bulgare:
таблетка, хапче
ĉeĥe:
lék v pilulkách, pilulka
france:
pilule
germane:
Pille, Tablette
hispane:
píldora
hungare:
pirula, labdacs
indonezie:
pil
katalune:
píndola
nederlande:
pil
pole:
pigułka, tabletka
portugale:
pílula
ruse:
пилюля
slovake:
tabletka

administraj notoj