tablojd/o SPV

tablojdo

MED Premaĵo por enbuŝigo, ordinare pli granda ol pilolo, kiun oni pli facile prenas solvante ĝin en akvo aŭ lasante solviĝi en la buŝo: englutinte unu tablojdon post ĉirkaŭ 15 minutoj ŝi bonfartis [1]; c-vitaminaj tablojdoj [2]. VD:kapsulo, oblato, pastelo, pilolo, premaĵo.
1. Henri Masson: Medikamento kontraŭ migreno, Eventoj, numero 146a, 1998-04
2. Vikipedio, artikolo „skorbuto“, 2005-10-21
angle:
tabloid (pill), tablet (pill)
beloruse:
таблетка
ĉeĥe:
tableta
france:
comprimé (pharm.)
germane:
Tablette
japane:
錠剤 [じょうざい]
katalune:
comprimit
pole:
tabletka, pastylka, lingwetka
portugale:
tablóide, comprimido, pastilha
rumane:
comprimat
slovake:
tabletka
ukraine:
таблетка

administraj notoj