*pokal/o
*pokalo

- 1. ↝
-
Iom luksa, funelforma trinkujo,
kun kruro kaj piedo, ofte kun kovrilo:
- a) ↝
-
Tia ujo destinita por trinkado de
vino, biero, alkohola aŭ iel valora trinkaĵo:
inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi
PrV
;
altaj kruĉoj por vino, skatoletoj kun boteletoj de parfumoj,
oraj kaj arĝentaj pokaloj kaj glasetoj, fajencaj supujoj
kaj pladoj
[1];
Sargon ordonis alporti al si grandan vitran pokalon
[2];
salono plenigita per muziko kanto rido kaj sonoj de pokaloj
[3];
li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj
kaj trinkis pokalon da malforta biero
[4];
li profunde ekspiris kaj eltrinkinte grandan pokalon
da vino komencis mediti
[5];
mi fariĝu Hebreo se unu pokalo da tia nektaro ne
valoras du draĥmojn
[6].
kaliko
- b) ↝
Tia ujo el valora metalo donata kiel trofeo en konkursoj: Oratora Konkurso siatempe premiita per la arĝenta „Pokalo Ivo Lapenna" MemLapenna .
- 2. ↝
- (metonimie)
Konkurso1.a en kiu la venkinto ricevas pokalon1.b: ĉirkaŭ 300000 turistoj vizitis la plej okcidentan regionon de Ruslando; la direktoro de la loka flughaveno sciigis, ke ĉiusemajna kvanto da aviaj pasaĝeroj superis tiun de la periodo de la mondpokalo en 2018 [7].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
7. H. Gorecka: Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme, Radio Esperanto, 2020-10-18 (55)
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
7. H. Gorecka: Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme, Radio Esperanto, 2020-10-18 (55)
- angle:
- 1.a cup, goblet 1.b cup, trophy
- beloruse:
- 1.a келіх, кілішак 1.b кубак (спартовы)
- ĉeĥe:
- kalich, pohár, pokál, číše
- france:
- coupe
- germane:
- Pokal
- nederlande:
- 1.a bokaal 1.b beker (trofee), trofee
- portugale:
- taça
- ruse:
- 1.a бокал, рюмка 1.b кубок
- slovake:
- kalich, pohár, čaša
Pokalo
[8]
(Crt)
↝ 
Sud-hemisfera stelfiguro (Crater).
8.
D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La kosmo kaj ni, 2005
- angle:
- Crater
- ĉeĥe:
- kalich, pohár, pokál, číše
- france:
- Coupe (constellation)
- germane:
- Becher
- hispane:
- Copa
- latinece:
- Crater
- nederlande:
- Beker (sterrenbeeld)
- slovake:
- kalich, pohár, čaša
administraj notoj
P~o
:
Mankas dua fontindiko.