Prag/o Rabistoj

Prago

GEOG Ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ĉeĥujo (50°5′N 14°25′E): diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago [1]; vienaj infanoj gastis en Prago, Brno, Bratislavo kaj Krakovo, por prezenti al tieaj loĝantoj kristnaskajn kantojn [2]; en Prago pastroj komencis vendi la indulgencojn en 1412 kaj minacis per inferaj punoj al tiuj, kiuj neniel volis kontribui al la milito [3]; kiam la rusoj invadis Pragon la rezistantaj ĉeĥoj demonstris sian humursenton ŝercante pri Winnetou konsiderata kiel la lasta bona ruĝa kamarado [4].
1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. Evgeni Georgiev: Onto-ponto, Monato, 2000/05, p. 11
3. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
4. Sarajevo, Monato, n-ro 10/1993
beloruse:
Прага
ĉeĥe:
Praha
ĉine:
布拉格 [Bùlāgé]
france:
Prague
germane:
Prag
hispane:
Praga
japane:
プラハ
nederlande:
Praag
norvege:
Praha
pole:
Praga
portugale:
Praga
slovake:
Praha
ukraine:
Прага (столиця)

administraj notoj