pranc/i PV

pranci

(ntr)
1.
(pri ĉevalo) Stamfi per la antaŭaj piedoj: la sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton [1]; en Grekio prancas ne nur koleriĝintaj ĉevaloj kaj artifike modifitaj motorcikloj, sed, de post la komenco de la ekonomia krizo, ankaŭ senlaboreco kaj […] senespero [2]. VD:baŭmi1, kalcitri, karakoli
Rim.: En PV la vorto estis ankoraŭ difinita samsignife kiel „baŭmi“, dum PIV1 ŝanĝis ĝin pli malpli samsignife al „karakoli“, kiu respondas al la angla „to prance“, sed kiu tamen ne plu harmonias kun la vulgara senco. Do prefere oni uzu la referencitajn vortojn, kiuj ne trairis tian metamorfozon.
2.
(vulgare) (precipe pri viro, pri peniso) Sperti erektiĝon, erektiĝi: dum prancis mia kompatinda Stango [3]; romanverkisto [kaj] artŝatanto, kiu pli prancas antaŭ pentraĵo ol antaŭ porna TTT-paĝaro [4].
1. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ripetado estas plej bona lernado
2. Monato, Roberto Pigro: Mil senlaboruloj tage, 2012
3. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 1932
4. Monato, Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo, 2015
angle:
1. prance
beloruse:
1. станавіцца на дыбкі, узьнімацца на дыбкі, станавіцца дыбка 2. уставаць (пра чэляс)
ĉeĥe:
dupat, hrabat, kopat, naparovat se, vzpínat se (kůň)
france:
1. caracoler 2. bander (vulg.)
germane:
1. tänzeln 2. einen Steifen bekommen
japane:
跳ね回る [はねまわる], おどり跳ねて進む [おどりはねてすすむ], 横柄な振る舞いをする [おうへいなふるまいをする]
slovake:
vzpínať sa
ukraine:
ставати дибки, гарцювати, ходити гоголем, козиритися, задирати носа/ніс

administraj notoj