baŭm/i KrED

baŭmi

(ntr)
1.
Stariĝi sur la postaj piedoj, kiel faras ĉevalo aŭ simila kvarpiedulo: la ĉevalo de la oficiro baŭmis [1]; la sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton [2]; (figure) falegis […] ni ĉiuj, dum la sanga perfido baŭmis venke [3]. ANT:kalcitriVD:karakoli, pranci1
2.
(figure) (poezie) Leviĝi eletendante sin alsupre: la malkvietaj ondoj baŭmas ĉi tie, ili altiĝas al la kvieta kaj malvarma ĉielo [4]; libroj […] premis sin, jen sole, jen are, […] baŭmante ĉiam pli alten [5].
1. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
2. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ripetado estas plej bona lernado
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
5. La Ondo de Esperanto, Pjotr Gnediĉ: Libra polvo (ombroj de l' pasinteco)
angle:
1. to rear (as a horse)
beloruse:
1. станавіцца на дыбкі, станавіцца дыбка 2. уздымацца, вырастаць
ĉine:
反抗者 [fǎnkàngzhě], 叛 [pàn]
france:
1. se cabrer (animal)
germane:
1. sich aufbäumen 2. sich auftürmen, sich türmen, aufstreben, aufragen
hebree:
להזדקף (כמו סוס)
hungare:
1. ágaskodik (ló)
pole:
wspinać się, wyrastać 1. stawać dęba (np. o koniu), wspinać się na tylne (zadnie) nogi
ruse:
1. вставать на дыбы
ukraine:
вставати (або зводитися) на диби (про коня)

administraj notoj