*predik/i PV

*prediki

(tr)
Konigi al publiko religiajn verojn: prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo [1]; ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston [2]; mi predikas justecon en granda kunveno [3]; ili predikis al vi viziojn malverajn [4]; ili predikas militon [5]; en la preĝejo staris la pastro sur la katedro kaj predikis per laŭta kaj kolera voĉo [6]; la esperantismo […] predikas amon [7]; (figure) prediki (rekomendi) akvon kaj trinki brandon; (figure) prediki al surduloj (ne esti aŭskultata nek obeata) PrV .
angle:
preach
beloruse:
прапаведваць
ĉeĥe:
predikovat, přisoudit vlastnost n. vtah, přisuzovat
france:
prêcher
germane:
predigen
hispane:
predicar
hungare:
prédikál, igét hirdet
japane:
説く [とく], 説教する [せっきょうする], 説き勧める [ときすすめる]
katalune:
predicar
nederlande:
preken, prediken
pole:
kazanie wygłaszać, prawić
portugale:
pregar (religião), predicar, fazer sermão
ruse:
проповедовать
slovake:
predikovať, prisudzovať
ukraine:
проповідувати

prediko

REL Parolado pri religia temo: edifaj predikoj [8]; se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa [9]; ili malestimis ĉiujn miajn predikojn [10]; ni havis tre pian kaj kompateman pastron, kiu faris al ili tre belan predikon [11]; prediko konsistas ĉefe el persvado [12]; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko PrV ; (figure) fari al iu predikon pri moroj (severe riproĉi). PrV
angle:
sermon, homily
beloruse:
пропаведзь
ĉeĥe:
kázání, promluva
france:
prêche, prédication, sermon
germane:
Predigt
hungare:
prédikáció, igehirdetés
japane:
説教 [せっきょう]
katalune:
predicació, sermó
nederlande:
preek
pole:
kazanie
ruse:
проповедь
slovake:
predikcia
ukraine:
проповідь

predikema

(ofte malfavore) Volonte predikanta, longe, publike instruanta: la malbonan bildon de Esperanto kaŭzas ne la malgrandeco kaj malforteco de ĝia komunumo, sed ties stilo fuŝa, fanfarona, predikema [13].
13. giuseppe: en: Lingva konflikto en sveda Esperantujo , libera folio, 2010-11-11
angle:
preachy
france:
pontifiant, sermonneur
japane:
説教好きな [せっきょうすきな]
pole:
kaznodziejski

predikisto

REL Homo, ordinare kleriko, kiu ofte aŭ talente predikas: mi estas nomita predikisto kaj apostolo [14]; palaca predikisto [15]; la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto, pri la interligo kun Dio [16]; doktoro Vincent mem estis devigita de diversaj malfeliĉaj cirkonstancoj forlasi en la aĝo de 20 jaroj la kolegion kaj fariĝi Metodista predikisto [17]. VD:pastro
angle:
preacher
ĉeĥe:
přednášející
france:
prédicateur
germane:
Prediger palaca ~isto: Hofprediger.
japane:
説教師 [せっきょうし], 伝道者 [でんどうしゃ]
katalune:
predicador
pole:
kaznodzieja
slovake:
prednášajúci
ukraine:
проповідник

montoprediko

KRI Prediko farita de Jesuo sur (laŭ Mateo) aŭ apud (laŭ Luko) monto al siaj disĉiploj kaj granda homamaso: min mem trafis, ekzemple, la paragrafoj 612–621 kvazaŭ eĥoj de l' t.n. montoprediko de Jesuo en la evangelio laŭ Mateo [18].
18. G. Berveling: Sankta Skribo de Oomoto en Esperanto , Monato, 1998/11, p. 27-28
angle:
Sermon on the Mount
france:
sermon sur la montagne
germane:
Bergpredigt
pole:
kazanie górskie
ruse:
нагорная проповедь

administraj notoj