prizon/o PIV1

prizono

JUR
Oficiala malliberejo por gardado de arestitoj aŭ kondamnitoj: dum tiuj ekleziuloj diversmaniere amuziĝis kaj diboĉis, Hus senkulpe kuŝis en tenebra prizono, kie li dufoje grave malsaniĝis [1]; kiel homoj forkurintaj el prizono kaj rifuĝantaj en templojn ili ĝojplene eskapas la metiojn kaj kuras al filozofio Rsp ; la manuskripto ekestis en la londona prizona tempo inter 1923 kaj 1924 MortulŜip ; aŭdienco ĉe la prizona pastro MortulŜip . VD:arestejo, karcero
1. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
angle:
prison
beloruse:
турма, вязьніца
ĉeĥe:
festunk, festuňk, vězení, věznice, žalář
ĉine:
囚禁 [qiújìn], 监狱 [jiānyù], 監獄 [jiānyù], 狱 [yù], 獄 [yù], 牢房 [láofáng], 大牢 [dàláo], 大狱 [dàyù], 大獄 [dàyù], 犴 [àn], 牢狱 [láoyù], 牢獄 [láoyù], 豻 [àn]
france:
prison
germane:
Gefängnis
hungare:
börtön
itale:
prigione, carcere
katalune:
presó
nederlande:
gevangenis
perse:
زندان
pole:
więzienie
portugale:
prisão, presídio, cárcere
ruse:
тюрьма
slovake:
väznica
tibete:
བཙོན་ཁང་
ukraine:
в’язниця, тюрма

prizonulo

Iu malliberigita en prizono: fuĝinta prizonulo MortulŜip ; li, estante prizonulo de la cara reĝimo, senemocie studis lernolibron de Esperanto, dum liaj samsortanoj estis mortpafataj EeP .
angle:
prisoner
beloruse:
вязень, зьняволены
ĉine:
[qiú], 囚犯 [qiúfàn], 犯人 [fànrén], 拘囚 [jūqiú]
germane:
Häftling
nederlande:
gevangene
pole:
więzień

elprizonigi

(tr)
Ellasi el prizono: la juĝisto elprizonigis arkitekton kondamnitan al kvar jaroj en malliberejo pro trafik-akcidento [2]; iujn [oni] fojfoje elprizonigas kontraŭ granda monsumo [3]; krimulo kondamnita al 10-jara enkarcerigo ĝenerale estas elprizonigata post ses jaroj [4].
2. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12
3. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
4. Monato, Astrid Millet: Kial la kolero?, 2011
beloruse:
выпусьціць (з турмы)
ĉine:
放出去 [fàngchūqù]
france:
libérer (de prison)
germane:
freilassen (aus Gefängnis)
hungare:
kienged a börtönből, elbocsát a börtönből
itale:
liberare di prigione, scarcerare
katalune:
alliberar, soltar de la presó
nederlande:
vrijlaten
perse:
از زندان آزاد کردن
pole:
zwolnić z więzienia
ruse:
выпустить (из тюрьмы)

enprizonigi

(tr)
Konduki al prizono kaj enfermi en ĝi: oni enprizonigis lin kiel „demokraton“, kromnomo, pri kiu li fieregis [5]; unua tago: enprizoniĝo, banado, kontrolo de la saneco, eldono de la tolaĵo, disdono de ĉeloj MortulŜip .
5. Bardhyl Selimi: Viro ĉe la landlimo, Monato, 2002/10, p. 21
angle:
jail
beloruse:
пасадзіць (у турму)
ĉeĥe:
uvěznit
ĉine:
监禁 [jiānjìn], 監禁 [jiānjìn], 圄 [yǔ]
france:
emprisonner
germane:
einsperren (in Gefängnis)
hungare:
bebörtönöz, börtönbe zár
itale:
imprigionare, mettere in prigione, incarcerare
katalune:
empresonar
nederlande:
gevangen nemen
perse:
زندانی کردن، به زندان انداختن
pole:
uwięzić, wsadzić do więzienia
ruse:
посадить (в тюрьму)
slovake:
uväzniť
ukraine:
ув’язнювати, саджати/кидати у в’язницю/тюрму

administraj notoj