3prononc/i PVEF

prononci

(tr)
LINFON Elparoli: en Esperanto oni skribas la vortojn tiel same, kiel oni ilin prononcas; la duonvokalo ŭ estas prononcata kiel mallonga u Ret ; ĉiu el tiuj ĉi sonkompleksoj estis prononcata kune, maldise, profunde el la gorĝo Ret ; oratoro, kiu prononcas korekte, povas, se necese, rapidigi sian paroladon ĝis la plej alta grado kaj tamen la publiko facile komprenos lin Ret ; insiste prononci (marteli, akcenti); [li] ekbatis la sanktan tamburinon, prononcis nekompreneblajn, sed terurajn vortojn Ĉukĉoj ; dum la socialismo, kolego, nenion vi havos! – mokeme prononcas ies trankvila voĉo post mi Metrop .
angle:
pronounce
beloruse:
вымаўляць
bulgare:
произнасям
ĉeĥe:
vyslovit
ĉine:
发音 [fāyīn], 發音 [fāyīn]
france:
prononcer
germane:
aussprechen
hispane:
pronunciar
hungare:
kiejt
japane:
発音する [はつおんする]
katalune:
pronunciar
nederlande:
uitspreken
pole:
wymawiać
portugale:
pronnunciar, proferir, articular
ruse:
произносить
slovake:
vysloviť
svede:
uttala
ukraine:
вимовляти
volapuke:
sepükön

prononco

LINFON Ago prononci, rezulto de la ago: ŝia parolmaniero kaj prononco kaptis ilian intereson, ĉar ŝi ne parolis tiel kiel la infanoj kaj iliaj gepatroj InfanTorent2 ; bona, vere Esperanta, prononco donas al la parolado plenan klarecon Ret ; personoj, kies gepatra lingvo estas la itala, atentu bone al prononco de la litero z Ret ; la Reviziita Transskribado baziĝas principe sur la norma prononco. [1].
beloruse:
вымаўленьне
bulgare:
произношение
ĉeĥe:
vyslovování
ĉine:
发音 [fāyīn], 發音 [fāyīn]
france:
prononciation
japane:
発音 [はつおん]
pole:
wymowa
ruse:
произношение
slovake:
výslovnosť
ukraine:
вимова, прононс

misprononci

Prononci malĝuste, neregule: ŝi parolas tute klare, sed ŝi verŝajne ĵus komencis uzi la vorton aĉeti kaj iom misprononcas ĝin KKr ; mi ofte misprononcas Esperantajn vortojn, kiuj enhavas la fonemon /v/, foje kun amuza rezulto: „mi tuj benas“ Kon11 ; goat‘ (angle): ‚kaprino‘ […] la prizona pastro misprononcis la anglan vorton ‚God‘ (Dio) MortulŜip .
angle:
mispronounce
beloruse:
няправільна вымаўляць, памыляцца ў вымаўленьні
ĉine:
誤讀 [wùdú], 误读 [wùdú], 錯讀 [cuòdú], 错读 [cuòdú]
germane:
falsch aussprechen
japane:
誤って発音する [あやまってはつおんする]
nederlande:
verkeerd uitspreken
pole:
wymawiać błędnie
rumane:
pronunță incorect
ukraine:
неправильно вимовляти

administraj notoj