replik/i SPV

repliki

(tr)
(malofte)
Responde rebati en diskuto: mi replikis, ke mi nur deziras vivi en konstanta soleco [1]; – stulta ino! – kanajlo! – ŝi replikis sin returninte [2]; pri la mortoj kulpigis la opozicio la policon, kiu replikis, ke kulpas mem la viktimoj pro sia krimado [3]. VD:kontraŭdiri, rediri2, reciproki, respondi2
angle:
retort
beloruse:
пярэчыць, супярэчыць, рэплікаваць
ĉeĥe:
namítat, replikovat
france:
répliquer (répondre)
germane:
erwidern
hungare:
visszavág, csattanósan megfelel
japane:
, 複製する [ふくせいする]
pole:
odpowiadać
portugale:
replicar
rumane:
răspunde
ruse:
возразить, возражать
slovake:
replikovať
ukraine:
заперечувати, робити зауваження, подавати репліки

repliko

(malofte)
Parola rebato: ilia diskutado ŝajnas al ŝi kiel teatraĵo, farinte siajn replikojn pri la stato de la mondo ili denove fariĝas homoj okupitaj de sia laboro [4]; – naŭ jarojn mi estis membro de l’ partio, […] sed nun, sekve, oni povas, kiel sentaŭgaĵon, for elĵeti? – ĉu vi kompatigi nin deziras? – faris replikon Semjonov Metrop .
angle:
retort, riposte, rejoinder
beloruse:
рэпліка, пярэчаньне
ĉeĥe:
námitka, replika
france:
réplique (réponse)
germane:
Erwiderung, Replik
hungare:
csattanós felelet, visszavágás, replika
japane:
, きっかけとなるせりふ, 複製 [ふくせい], レプリカ
pole:
odprawa, replika
rumane:
replică
ruse:
реплика, возражение
slovake:
námietka, replika

administraj notoj