rezid/i

rezidi

1.
Oficiale loĝi: tiu preĝeja pentristo, kiu fine de sia vivo, vaste agnoskita, rezidis en Romo [1]; Claude Piron naskiĝis belgo kaj iĝis svisa civitano nur en 1978, sed li longe rezidis en Ĝenevo [2]; ili devas atingi sian rezidan komunumon en la patrujo, okaze de la diversaj balotoj [3]; Moskvo […] estas dense loĝata: 11,5 milionoj da homoj tie rezidas [4];
2.
POL (pp ŝtatesto) Oficiale en iu loko funkcii, ofici: (figure) ankoraŭ rezidas en justicoficoj tro multaj „iamaj kamaradoj” [5].
ĉine:
2. [yù], 居留 [jūliú]
germane:
1. wohnhaft sein 2. residieren
pole:
1. mieszkać 2. rezydować
rumane:
1. trăi 2. locui
ukraine:
мати постійне місце проживання, проживати

rezidejo

1.
Oficiala loĝejo: eksterlande rajtas voĉdoni nur civitanoj, kiuj pro grava kialo lokis oficiale kaj definitive sian rezidejon en alian landon [6].
2.
POL Loko, kie ŝtatestro oficiale oficas kaj reprezentas: la ĉefministraj oficejo kaj rezidejo najbare situas proksime al la parlamento kaj administraj ministrejoj en la centro de la ĉefurbo [7]; Sintra – perlo de Portugalio […] estis somera rezidejo de portugalaj reĝoj en la mezepoko [8]; li konstruigis „malgrandan Versajlon” (laŭ la ekzemplo de la fama rezidejo de francaj reĝoj apud Parizo) [9]; rezidejo de la irlanda ŝtatprezidanto [10]; la registaro proponis al Adamkus neuzatan ĉefministran rezidejon – preskaŭ samgrandan kiel la prezidanta rezidejo [11]. SUP:oficejo, reprezentejo
3.
(evitinde) Reprezentejo: rezidejo […] de usona ambasadoro [12]; ĉiam pli da sekretaj servoj lokis sian rezidejon en Vieno [13].
ĉine:
1. [yù], 捨 [shě], 舍 [shě], 寓所 [yùsuǒ], 固定住所 [gùdìngzhùsuǒ]
germane:
1. Wohnsitz 2. Amtssitz, Residenz
pole:
rezydencja
rumane:
reședință
ukraine:
резиденція, осідок, садиба

administraj notoj