1rubus/o
rubuso 

- 1. ↝
- Genro el familio rozacoj (Rubus), dorna arbedo kun ruĝaj aŭ nigraj, dolĉaj, manĝeblaj plurfruktoj. Unu ĝia specio estas la frambujo.
- 2. ↝
-
Specio de rubuso
1
(Rubus fruticosus = arbusta rubuso), kun nigra
plurfrukto:
tio estas tre respektinda alta saliko, sed tuberplena kaj maljuna, en la mezo ĝi
estas disfendita, kaj el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubuso
[1];
florantaj konvolvuloj kaj trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj
pendis inter la arboj
[2];
la abeloj zumadis ĉirkaŭ la antikva juĝloko, la volvotrunkoj de rubuso volviĝis
super la oferaltaro, kiu, lavita de la pluvo, brilis en la lumo de la suno
[3];
rubusaj longaj branĉoj etendis sin super la malnovaj ŝtonoj
[4];
rubusarbeto
[5].
floroj kaj folioj de nigra rubuso - 3. ↝
- Rubusbero: mi plantis rubusujon kaj mi atendas nun: ĉu iam mi manĝos rubusojn de sur mia planto [6]; Nina invitis la knabon sidiĝi, kaj ŝi alportis el la domo sukon el rubusoj, pomojn kaj kekson [7]; ni ĉiam trovis kaj manĝis rubusojn kaj arbarajn fragojn, ege bongustajn [8].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. Monato, Sigmond Júlia: Sep citronsemoj
7. Monato, Julian Modest: Nina kaj la knabo
8. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto

- angle:
- blackberry, bramble
- beloruse:
- 2. ажына
- bulgare:
- 2. къпина
- ĉeĥe:
- ostružník ostružinatý
- france:
- 1. ronce 2. ronce commune, mûrier sauvage
- germane:
- 2. Brombeerstrauch
- hungare:
- 1. szeder, málna 2. vadszeder, földi szeder, fekete szeder
- latinece:
- Rubus Rubus fruticosus
- nederlande:
- 1. braam (vruchten) 2. braambes
- pole:
- 1. jeżyna, ożyna, ostrężyna 2. jeżyna krzewiasta
- portugale:
- 1. silva, sarça
- ruse:
- 1. рубус (род розоцветных растений) 2. ежевика
- slovake:
- ostružina (ker), černica
rubusujo ↝
9.
La Nova Testamento, Luko 6:44
rubusbero
↝ 
La manĝebla frukto de rubuso.
- ĉeĥe:
- ostružina (plod)
- france:
- mûre sauvage
- germane:
- Brombeere
- slovake:
- ostružina, černica