sape/o PV

sapeo Vikipedio

1.
MIL Fosaĵo farita sub muro por ĝin renversi.
2.
MIL Ĉiaspeca en- aŭ sub-tera vojo, permesanta proksimiĝi al la malamikaj pozicioj.
beloruse:
падкоп, сапа
ĉeĥe:
podkop, přibliž. zákop, sapa
france:
sape
germane:
2. Sappe
hungare:
akna(folyosó), aknaárok, futóárok 1. akna (vár alatt)
itale:
1. galleria (tecnica della mina), tunnel (tecnica della mina), tecnica della mina (mil.) 2. galleria (mil.), trincea (mil.), tunnel (mil.), cunicolo (mil.)
nederlande:
1. onderaardse gang 2. loopgraaf, loopgracht
perse:
نقب
ruse:
подкоп, сапа
slovake:
podkop, zákop

sapei  

(tr)
Subfosi ion por ĝin ruinigi aŭ transpasi: (figure) li estis certa ke oni intence sapeas lian sanon per la uzo de drogoj en lia nutraĵo [1].
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
рабіць падкоп
ĉeĥe:
podkopat opevnění nepřítele, podkopat se, zakopat se
france:
saper
hungare:
aknát ás
itale:
minare (tecnica della mina)
nederlande:
een loopgraaf maken, een vestingmuur ondergraven
perse:
نقب زدن
ruse:
вести подкоп
slovake:
podkopať, zakopať sa

sapeisto  

Soldato destinita al sapeaj laboroj: turkaj soldatoj ... akompanataj de tiom da sapeistoj [2].
beloruse:
сапёр
ĉeĥe:
zákopník
france:
sapeur
hungare:
aknász, árkász
itale:
guastatore (mil.), zappatore (mil.)
nederlande:
sappeur
perse:
نقب‌زن، نقب‌افکن، نقاب
ruse:
сапёр
slovake:
zákopník

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.