Silezi/o

Silezio   Vikipedio

GEOGHIS Mezeŭropa historia regiono, kiu nuntempe apartenas al Polujo (plejparte), al Ĉeĥujo kaj al Germanujo: la mongol[a…] mondimperio […] estis preskaŭ fariĝonta vere monda, venkinte en 1241 la aliancajn trupojn de la Sankta Imperio kaj de la poloj ĉe Liegnitz en Silezio antaŭ ol ili retiris armeojn je la morto de la Granda Ĥano [1]; Ĉeĥio […] konsistas el tri historiaj partoj: Bohemio (okcidente), Moravio (oriente) kaj parto de historia Silezio (nord-oriente) [2]; post la disfalo de Aŭstrio-Hungario Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio (kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Subkarpatio) [3].
angle:
Silesia
ĉeĥe:
Slezsko
france:
Silésie
germane:
Schlesien
hispane:
Silesia
itale:
Slesia
latine:
Silesia
slovake:
Sliezsko

administraj notoj