*sopran/o
*soprano


- 1. ↝
- Plej alta voĉo, registro, kantata precipe de virinoj kaj infanoj: infanoj […] ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Hamlet .
- 2.
- Muzikilo, voĉo aŭ kantisto kun soprana registro: Inva Mula (soprano, debutinta en Parizo) [1].
1.
Monato, Bardhyl Selimi: Eksterlande eminentaj
- angle:
- soprano
- beloruse:
- сапрана
- ĉeĥe:
- soprán
- france:
- soprano
- germane:
- Sopran
- hungare:
- szoprán
- itale:
- soprano
- nederlande:
- sopraan
- ruse:
- сопрано (голос)
- slovake:
- soprán
soprana 
- De plej alta registro inter voĉoj aŭ inter samfamiliaj instrumentoj: [ili] havas ordinare voĉon sopranan FK .
- angle:
- soprano
- france:
- soprano (adj.)
- germane:
- Sopran-
- hungare:
- szoprán
- itale:
- soprano (agg.), bianco (mus.)
- ruse:
- сопрановый
sopranulo ↝

- Sopranvoĉa kantisto: la kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj, Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja kaj Benaja ― sur psalteroj, por sopranuloj [2]; al la ĥorestro de la Koraĥidoj, por sopranuloj, kanto [3].
2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 15:20
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 46
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 46
- angle:
- soprano singer
- ĉeĥe:
- sopranista
- france:
- soprano (chanteuse), sopraniste
- germane:
- Sopran
- hungare:
- szopránénekes
- itale:
- soprano
- ruse:
- сопрано (певица)
- slovake:
- sopranista
administraj notoj
~a:
Mankas dua fontindiko.