1spektakl/o FK
spektaklo 
- 1. ↝
Spektaĵo: artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn FK ; oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon kaj poste festenon [1]; por ni, sekve, la milito estas nur kinofilmoj, spektakloj, libroj [2].
- 2. ↝
- Ĉia vidaĵo, kiu altiras atenton kaj intereson: Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton, kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston [3]; la tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, [okazis] la pretiĝado por la estonta ekzekuto [4]; kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj [5]?
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. Nina Langlet: Kaoso en Budapeŝto, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 26a
3. La Nova Testamento, Luko 23:48
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
2. Nina Langlet: Kaoso en Budapeŝto, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 26a
3. La Nova Testamento, Luko 23:48
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
- beloruse:
- спэктакаль, прадстаўленьне, відовішча, шоў
- ĉeĥe:
- podívaná, představení
- france:
- spectacle
- germane:
- 1. Aufführung, Vorführung 2. Spektakel, öffentliches Ereignis
- hungare:
- 1. előadás, bemutató 2. látványosság, show
- nederlande:
- schouwspel, spektakel
- ruse:
- спектакль, представление, зрелище, шоу
- slovake:
- predstavenie (v cirkuse, kine, divadle ap.), predstavenie (v cirkuse| kine| divadle ap.)
spektakla
- 1.
- Rilata al spektaĵo: en 1844, 19-jara Johann Strauss-filo faris sian spektaklan debuton kiel muzikisto [6]; la ekspozicio prezentis fotojn kaj afiŝojn de spektaklaj aktivaĵoj de la bone konata geedza paro, kiu internacie famiĝis pro vualado de gigantaj objektoj per artefaritaj teksaĵoj [7].
- 2. ↝
- Spektinda, impresa: la plej spektakla konservativa kolapso de la jarcento ankaŭ rekorde enparlamentigis virinojn ― pli ol 100 [8]; aplikante la saman principon al profesia telepatiisto kiel estis Eric Clapp, la rezulto estis spektakla [9]; la vulkankratero inklinas al ŝtopiĝo, estiĝas premo, kiu fine kaŭzas pli aŭ malpli spektaklan eksplodon [10].
- france:
- 2. démonstratif (spectaculaire), spectaculaire
- germane:
- 2. spektakulär
- hungare:
- 1. előadó, bemutató 2. látványos
- ruse:
- 1. сценический 2. зрелищный, впечатляющий, эффектный