*stabl/o UV

*stablo

1.
Tablo por metia laboro; metitablo: la potisto […] laboras sur la stablo [1]; tornilo kaj lignaĵista stablo [2]; oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro [3]; la anasido flugis sur la stablon, sur kiu staris la butero, kaj de tie en la barelon kun la faruno [4]; stabloj de teksistoj, juvelistoj, ŝuistoj [5]; tornostablo [6].
2.
TEK Subporta kunmetaĵo el traboj servanta kiel bazo.
a)
Movebla kvarpieda kunmetaĵo el trabetoj por subporti tabulon, tabularon, plankon.
b)
Movebla tripieda aŭ kvarpieda kunmetaĵo el trabetoj por subporti prilaboratan pentraĵon; pentrostablo: la pentristo […] staris la tutan tempon, kiu estis bezonata por aranĝi la stablon [7].
angle:
1. workbench 2.a trestle, support, stand 2.b easel
beloruse:
1. варштат, станок 2.a козлы, станіна, штатыў 2.b мальбэрт
bulgare:
1. работна маса 2.a скеле 2.b триножник
ĉeĥe:
dílenský stůl, koza, podstavec, pracovní deska, pracovní stůl, stojan
ĉine:
1. 工作台 [gōngzuòtái], 工作檯 [gōngzuòtái], 手工台 [shǒugōngtái], 手工檯 [shǒugōngtái]
france:
1. établi, banc (de tourneur, menuisier) torno~o: tour de potier. 2.a tréteau 2.b chevalet
germane:
1. Werkbank torno~o: Drehbank. 2.a Gestell 2.b Staffelei
hispane:
chevalet 1. mesa de trabajo 2.b caballete
hungare:
1. munkapad torno~o: esztergapad. 2.a állvány 2.b festőállvány
japane:
仕事台 [しごとだい], 作業台 [さぎょうだい], 台 [たい], 架台 [かだい], 構脚 [かまあし], 画架 [がか], イーゼル
katalune:
1. taula de treball 2.a cavallet (general) 2.b cavallet (per a teles)
nederlande:
1. werkbank 2.a schraag, stellage 2.b ezel (v.schilder), schildersezel
pole:
sztaluga, warsztat (stół roboczy)
ruse:
1. верстак, станок 2.a штатив, станина, козлы 2.b мольберт
slovake:
lešenie, podstavec (hoblice), ponk, pracovný stôl, stojan
ukraine:
верстат, станок, мольберт, козли

ĉenstablo

MAS Organizo kaj ekipaĵo, per kiu fabrikataĵoj estas vice portataj al sinsekvaj postenoj, kie okazas la sinsekvaj prilaboroj: li enkondukis novajn labormetodojn de produktado (ĉenstablo ktp), kiuj altigis la produktivecon [8]; la robotoj kapablas plenumi ĉenstablajn taskojn, kiel specigado de produktoj [9].
8. Monato, Julius Hauser: Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj, 2012
9. J.-J. Wintraecken: Dungoficejo por robotoj, Monato, 2017:06
beloruse:
канвэер
ĉine:
生产线 [shēngchǎnxiàn], 生產線 [shēngchǎnxiàn]
france:
chaine de production
germane:
Fließband
japane:
ベルトコンベア
pole:
linia montażowa
ukraine:
конвеєр

kuirejstablo, kuireja stablo

KUI Stablo kun plato por pretigo de manĝaĵoj, ofte ankaŭ enhavanta kuiraparatojn, bretojn kaj aliajn aranĝaĵojn: la terpomvendisto, granda kaj forta virego, metis keston da terpomoj sur la kuirejstablon [10]; servistinoj […] plenumis sian ĉiutagan taskaron ĉe la kuireja stablo [11].
10. T. Menge, trad. M. Kardol: Ne Tiam, Ne Nun, Neniam, 2010
11. M. Opriță, trad. I. Oneț: Kaliban', iru al la biblioteko!, Beletra Almanako, 2016-06 (26)
france:
plan de travail
germane:
Küchenzeile

administraj notoj