*stal/o PV

*stalo

AGR Loĝejo por brutoj aŭ kortbirdoj: staloj de ŝafoj [1]; stalo por kameloj [2]; Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj [3]; ŝi kaptis Haĉjon per siaj sekaj manoj, forportis lin en malgrandan stalon kaj fermis la kradpordon [4]; en angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis [5]; la kaprino sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino [6]; [ili] pasigis siajn tutajn vivojn [sen] konstrui unusolan etan kokostalon [7]; li ĉirkaŭrigardis la malgrandan malrektiĝintan staleton […], kikerikantan kokon, saltantan korvon Metrop ; hundo-stalo [8]; ĉevalstalo; bovoinstalo [9]; ŝafstalo; porkostalo [10]. VD:kaĝo, ĉevalejo, kok(in)ejo
angle:
stable bovoin~o: shed. porko~o: sty.
beloruse:
хлеў, стайня, стойла, канюшня, адрына, пуня
ĉeĥe:
chlév, stáj
ĉine:
馬房 [mǎfáng], 马房 [mǎfáng], 牛棚 [niúpéng], 馬棚 [mǎpéng], 马棚 [mǎpéng], 圈 [juàn]
france:
étable ĉeval~o: écurie. bovoin~o: bouverie. ŝaf~o: bercail. porko~o: porcherie.
germane:
Stall hundo-~o: Hundehütte. ĉeval~o: Pferdestall. bovoin~o: Kuhstall. ŝaf~o: Schafstall. porko~o: Schweinestall.
hispane:
establo ĉeval~o: cuadra, caballeriza. bovoin~o: boyera, establo para bueyes. ŝaf~o: redil. porko~o: pocilga.
hungare:
istálló ĉeval~o: lóistálló. bovoin~o: tehénistálló. ŝaf~o: juhakol. porko~o: disznóól.
japane:
厩舎 [きゅうしゃ], 畜舎 [ちくしゃ], 家畜小屋 [かちくこや], 馬小屋 [うまごや], うまや
katalune:
estable ĉeval~o: quadra, cavallerissa. ŝaf~o: cleda, pleta. porko~o: cort, porcellera.
nederlande:
stal
perse:
استبل، طویله
pole:
stajnia ĉeval~o: stajnia. bovoin~o: obora. porko~o: chlew.
ruse:
хлев, стойло, конюшня
slovake:
chliev, maštaľ, stajňa
ukraine:
приміщення для домашніх тварин, хлів, стайня

stalejo

Korto kun staloj por prizorgado de bestoj: sur iu el la malsupraj terasoj […] estis la stalejo por la rajdbestoj [11].
11. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
angle:
stableyard, farmyard
beloruse:
абора, аборына, доржнік, загарад, жывёльны двор
ĉine:
农家庭院 [nóngjiātíngyuàn], 農家庭院 [nóngjiātíngyuàn], 馬舍設備 [mǎshèshèbèi], 马舍设备 [mǎshèshèbèi]
germane:
Stallungen, Wirtschaftshof (für Tiere), Stallhof

stalisto

AGR Homo, kies metio estas zorgi pri stalo: liaj stalistoj estis ankaŭ ĉevalistoj [12]; ŝi venis vivi enurbe, luis dometon, entreprenis kuiradon de manĝaĵoj por iuj studentoj, kaj lavadon de vestoj po kelkaj stalistoj de la Komandoro [13].
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
13. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
angle:
stableman
beloruse:
канюшы, конюх
ĉeĥe:
podkoní, správce konírny, štalmistr, štolba
ĉine:
牛棚 [niúpéng], 僱農 [gùnóng], 雇农 [gùnóng], 牧童 [mùtóng], 馬伕 [mǎfū], 马夫 [mǎfū]
france:
garçon d'écurie
germane:
Stallknecht
hispane:
mozo de establo
hungare:
istállószolga
japane:
厩務員 [きゅうむいん], 馬丁 [ばてい]
katalune:
establer
nederlande:
stalknecht
pole:
stajenny
ruse:
конюх, скотник
slovake:
pracovník v stajni

enstaligi

Konduki en stalon kaj tie restigi: la vetero estis tamen relative kvieta kaj la paŝtejoj senneĝaj en la kamparo, la farmistoj ankoraŭ ne enstaligis la ŝafidojn [14].
14. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
загнаць (у стайню, хлеў)
france:
mettre à l'étable
germane:
einstallen

administraj notoj