statik/o
Z
statiko 

-
Parto de la mekaniko, kiu pritraktas la ekvilibron de la fortoj:
statiko ― meĥaniko de kvazaŭ-rigidaj korpoj en ekvilibro
[1];
statiko estas plene uzata en la analizo de strukturoj, ekzemple en arĥitektura inĝenierado kaj struktura inĝenierado
[2].
- angle:
- statics
- beloruse:
- статыка
- bulgare:
- статика
- ĉeĥe:
- statika
- france:
- statique
(branche de la mécanique)
- germane:
- Statik
- hispane:
- estática (rama de la mecánica)
- hungare:
- statika
- nederlande:
- statica
- perse:
- ایستایی، استاتیک
- ruse:
- статика
- slovake:
- statika
- svede:
- statik
statika

-
Rigida, stabila:
oni distingas, laŭ la statikaj bezonoj, diversajn konstru[…]formojn,
ekzemple la patno-tegmenton, la stegtraban tegmenton, la ĉevron-tegmenton
[3];
C++: tipa sistemo: statika, strikta
[4];
la unua konata elektro estas la statika, kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ŝtofo
[5].
elektrostatiko
↝ 
-
Branĉo
de fiziko, kiu pritraktas la
fenomenojn de nemoviĝantaj elektraj ŝargoj:
baza fakto de elektrostatiko estas la kulomba leĝo
[6].
- angle:
- electrostatics
- beloruse:
- электрастатыка
- france:
- électrostatique (subst.)
- germane:
- Elektrostatik
- hispane:
- electroestática
- hungare:
- elektrosztatika
- pole:
- elektrostatyka
- portugale:
- eletrostática
- ruse:
- электростатика
- svede:
- elektrostatik
elektrostatika
-
Rilata al elektrostatiko kaj ĝiaj fenomenoj:
la grandeco de la elektrostatika forto inter du punktaj elektraj ŝargoj estas rekte
proporcia al produto de la grandecoj de la ŝargoj kaj inverse proporcia al
kvadrato de distanco inter la ŝargoj
[7];
la generatoro de Van de Graaff aŭ bendgeneratoro estas elektrostatika maŝino kiu
uzas moveblan bendon por amasigi grandajn kvantojn de elektra ŝargo sur la
surfaco de kava metala sfero
[8].
- angle:
- static electricity
- beloruse:
- электрастатычны
- ĉeĥe:
- elektrostatický
- france:
- électrostatique
(électrostatique)
- germane:
- elektrostatisch
- hungare:
- elektrosztatikus
- pole:
- elektrostatyczny
- ruse:
- электростатический
- slovake:
- elektrostatický
- svede:
- elektrostatisk