2stoik/a JED

stoika

1.
Apartenanta al la stoikisma doktrino: iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis kaj unuj diris: kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? [1]; sub la vorto moralo oni komprenas ankaŭ la praktikan aplikadon de la kondutreguloj, fiksitaj de iu filozofia skolo, en tiu senco oni parolas pri epikura, stoika, platona k.t.p [2]; estas diferenco inter la instruo de la maljunulo kaj tio, kion diris la cinikoj, stoikaj aŭ aliaj filozofoj, ĉar tiuj rekomendis bonon kaj virton kiel aferon prudentan kaj sole praktikan en la vivo, dum li promesis por ĝi senmortecon [3].
2.
Spertanta doloron kaj malfeliĉon kun trankvila senemociemo, firmanimeco, sinregeco: kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco? Marta ; Karal akceptis la baton stoike, sed estis konsternita [4]; li gratis la nukon stoike observante la damaĝon [5]; mi stoike suferis la varmegon [6]; li sen ia pardonpeto daŭrigis sian retroiradon – bonvolu eble rigardi antaŭen! – mi murmuris grumble, sed tiu stoike respondis: – hodiaŭ estas plenluno [7]. VD:egalanima, indiferenta, flegma
1. La Nova Testamento, La agoj 17:18
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 24
5. Poul Thorsen: Stokita vino. - Edistudio, 1995, Very well, Hortensia
6. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
angle:
stoic
beloruse:
стаічны
ĉine:
2. 不可动摇 [bùkědòngyáo], 不可動搖 [bùkědòngyáo], 不动摇 [bùdòngyáo], 不動搖 [bùdòngyáo], 漠然 [mòrán]
france:
stoïque
germane:
stoisch 2. unerschütterlich, gleichmütig, gelassen
hungare:
1. sztoikus 2. sztoikus, egykedvű, rendíthetetlen
japane:
ストア学派の [ストアがくはの], 禁欲的な [きんよくてきな], 克己的な [まさるおのれてきな]
katalune:
estoic (adj.)
nederlande:
2. stoïcijns
perse:
1. رواقی 2. بردبار، شکیبا
pole:
1. stoicki 2. stoicki
ruse:
стоический
ukraine:
стоїчний, твердий, непохитний

stoikismo

FIL Antikva greka doktrino filozofia interalie celanta feliĉon per memrego kaj indiferento kontraŭ eksteraj okazaĵoj: la stoikoj estas, laŭ mi, malsaĝaj, sed la stoikismo almenaŭ hardas la animojn [8]; stoikismo estas doktrino de la skolo de Zenono fondita en Ateno ĉ. 308 a.K. [9].
8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXX
9. E. dos Santos Lima: Feliĉo: Vojo al Esperantujo, KKE Prelegoj, 2005-07
angle:
stoicism
beloruse:
стаіцызм
ĉeĥe:
stoicismus
ĉine:
斯多葛主义 [Sīduōgězhǔyì], 斯多葛主義 [Sīduōgězhǔyì], 斯多亚学派 [sīduōyàxuépài], 斯多亞學派 [sīduōyàxuépài]
france:
stoïcisme
germane:
Stoa
japane:
ストア哲学 [ストアてつがく], 禁欲主義 [きんよくしゅぎ], 克己心 [こっきしん]
katalune:
estoïcisme
perse:
رواقی‌گری
pole:
stoicyzm
ruse:
стоицизм, Стоя
slovake:
stoicizmus
ukraine:
стоїцизм

stoikisto, stoikano

FIL Ano de stoikismo: tiujn batalojn tiutempe nur la stoikisto Seneca, instruisto de Nerono, kondamne priskribis en siaj stoicismaj „leteroj“ [10]; laŭ la stoikanoj, la ago prava bezonas unue konon kiel eble plej vastan [11].
10. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 26
11. C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
beloruse:
стоік
france:
stoïcien (subst.)
germane:
Stoiker
japane:
ストア哲学者 [ストアてつがくしゃ]
pole:
stoik
ruse:
философ-стоик, последователь философии стоицизма
ukraine:
стоїк, послідовник стоїцизму

stoikulo

1.
Homo kun stoika2 karaktero: la klaûno Gilles estas sangmalvarma stoikulo, sed ĉiam bonhumora, eĉ sen vorto, sen pasio, preskaû sen la vizaĝo [12].
2.
FIL=stoikisto Kriterion de la vero klopodis trovi jam la stoikuloj [13].
12. František Kožík tr. Jiří Karen kaj Josef Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, INKO, 2001. P. 258.
13. Stan. Kamaryt: Filozofia vortaro, Olomouc: Moraviaj Esperanto-pioniroj, 1934. Artikolo „Kriterio“.
france:
1. stoïque (subst.)
ruse:
стоик

administraj notoj

pri ~a 1.:
      La difino aperas iom cirkla, ĉar tiel klarigite la adjektivo devus esti
      "stoikisma" aŭ "stoikismana". Tiel ne estas tutklare difinita, kion la baza
      vorto "stoika" propre signifas en nefigura senco.
      [WD]