1superlativ/o

superlativo

1.
GRA Komparacia grado esprimanta ekstreman (maksimumanminimuman) eneston de la koncerna kvalito: La superlativo relativa esprimas, ke iu, io posedas kvaliton pli aŭ malpli ol ĉiuj aliaj. Tiun ideon oni esprimas per la adverbo plejmalplej, metita antaŭ la adjektivo [1]; la komparativo estas farata per la vorto ‚pli‘, la superlativo per ‚plej‘ FK ; (figure) la malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo [2]. VD:komparacio
Rim.: Paŭsante gramatikaĵojn germana-francajn, Zamenhof ofte artikolis adverban superlativon, ekz‑e la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto [3]. En la moderna lingvo tio estas arkaika kaj nepre evitenda.
2.
(figure) (malofte) (evitinde) La plej alta imagebla grado: paroli kun li estis la superlativo de ŝiaj deziroj [4]; tia superlativo de la impertinento kolerigis min [5]; tiu superlativo de la stulto min tiom konsternis, ke dum kelkaj momentoj mi ne povis respondi [6]. SIN:pinto, ekstremo2, kulmino2
Rim.: Kvankam etmologie superlativo signifis, proksimume, „la plej alta grado“ (pli laŭvorte, „superen portita“), tamen en la norma Esperanto ĝi havas nur la specialan signifon gramatikan. Uzi ĝin en la ĝenerala senco „la plej alta grado“ estas same malkonvene, kiel diri „akuzativa“ anstataŭ „akuza“, aŭ „geometro2“ anstataŭ „termezuristo“. Cetere, la vortaroj (i.a. PV, la PIV-oj) ĉi tiu misuzon ignoras. [Sergio Pokrovskij]
angle:
superlative
beloruse:
1. найвышэйшая ступень параўнаньня
ĉeĥe:
3. stupeň, superlativ
france:
superlatif
germane:
Superlativ
hispane:
superlativo
hungare:
felsőfok, szuperlatívusz
itale:
superlativo
nederlande:
superlatief, overtreffende trap
perse:
صفت عالی، صفت برین
ruse:
1. превосходная степень (прилагательного, наречия)
slovake:
superlatív
ukraine:
найвищий ступінь

absoluta superlativo

GRA
Superlativo1 indikanta ekstreman gradon de la koncerna eco senriate al iu referenca grupo.
Rim.: Tipa ekzemplo de tia absoluta superlativo estus Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido [7]. En ĉi tiu ekzemplo „plej“ sinonimas kun „tre“, kaj tial en iuj nacilingvaj gramatikoj (precipe latinidlingvaj, kaj ankaŭ en PV kaj PIV) oni aplikas la terminon „absoluta superlativo“ al ĉiaj formoj sinonimaj; ekz‑e la PIV-oj ilustras ĉi tiun terminon per la ekzemplo lia edzino estas tre laborema, sed ŝi estas ankaŭ tre kriema. Tio estas samkiel nomi prepozicijn „akuzativo“, ĉar ofte la signifro de prepozicio eblas esprimi per akuzativo. Cetere, eĉ se akcepti tian metonimion, pli konvena termino latineca estus „elativo“ (gradus elativus); aŭ eble maldiminutivo (aŭgmentativo). [Sergio Pokrovskij]
7. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
angle:
absolute superlative
ruse:
превосходная степень абсолютная

relativa superlativo

GRA
Superlativo1 indikanta ekstreman gradon de la koncerna eco ene de (riate al) iu limigita grupo: la suplemento de adjektivo en formo de relativa superlativo estas enkondukata per elinter [8].
angle:
relative superlative
ruse:
превосходная степень относительная

administraj notoj

absoluta ~o: Mankas dua fontindiko.
relativa ~o: Mankas dua fontindiko.