*ŝmac/i

ŝmac

(sonimito)
Bruo de suĉo, de kiso kaj similaj: Ŝmac', survango aŭdiĝis en vic-ordo tia, | Kiel vorto post vorto, unu post alia [1]; ŝi kisetas la genuon de Joĉjo (ŝmac') [2].
1. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1918
2. [R. Cash?]: Rideto fin-julia , 2012
beloruse:
чмяк!, цмок!, шмяк!
france:
chmouïc
pole:
cmok

*ŝmaci

(ntr)
Brui kiel forta kiso, kiel suĉo dum manĝado aŭ simile: li time kraĉotusis kaj ŝmacis per la lipoj [3]; la ŝmacado de 5 buŝoj, kiuj manĝis kun granda apetitoB ; la koto ŝmacis (klakis kiel ŝmaco) sub la piedoj.
3. A. Ĉeĥov, trad. K. Bein: Patro, en: Internacia krestomatio, 1907
angle:
smack
beloruse:
цмокаць, чмякаць, чвякаць, хлюпаць
france:
faire un bruit de succion
germane:
schmatzen
hispane:
besar o comer con ruido
hungare:
csámcsog, cuppant, cuppog
itale:
schioccare (con bocca o labbra)
japane:
チュッと音を立てる [チュッとおとをたてる]
nederlande:
smakken
perse:
ملچ‌ملوچ کردن، ماچ‌وموچ کردن
pole:
cmokać, mlaskać
ruse:
чавкать, чмокать (губами), хлюпать (о грязи)
ukraine:
чмокати, плямкати (губами), цмокати (язиком), чавкати, хлюпотіти (про болото)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.