taPIV1

ta

(ekkrio)
Voĉa esprimo de malpacienciĝo pri troa zorgo, troa hezito, tro longa diskuto: ta, ne multe gravas [1].
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
zut

ta ta ta

1.
(ekkrio)
Voĉa esprimo de rifuzo plu aŭskulti pro senpacienciĝo, nekredemo...: ta, ta, ta, ĉio do estas virinaj diraĵoj [2]; ta-ta-ta. Vi lasu! [3].
2.
(sonimito)
Sono de ripetata pafado, batado: kvazaŭ el malproksimo li aŭdis la kontraŭ-frapojn de la vagonradoj: ta-ta-ta, ta-ta-ta, ta-ta-ta [4]; estas homoj kapablaj sidi en militaviadilo kaj ta-ta-ta, mortigi tuj amason da homoj [5]. VD:paf
2. L. Bergiers: Ili, 1930
3. U. Karatkeviĉ, trad. Z. Lapcionak: Libroportistoj, 2003
4. F. Omelka: Aventuroj de Antonio, 1937
5. P. Hernández: Usono en Koreo kaj Japanio, per-esperanto-politiko, 2003
france:
1. taratata ! 2. tacatacatac !
pole:
1. tak, tak!, jasne, jasne! 2. tra-ta-ta!

administraj notoj