3tegol/o

tegolo

KON Diversforma maldika plato el bakita argilo, ardezo, ligno aŭ alia taŭga materialo, kiujn oni aranĝas interkovre por fari tegmenton: ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj [1]; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj [2]; du grandaj triangulaj pecoj de tegolo servis al [la neĝulo] kiel okuloj [3]; la muzeo montras ankaŭ tegolojn el la romia kaj nuna tempoj [4]; SPO la blankaj tegoletoj (ludpecoj) ne havas valoron [5]. SIN:ŝindoVD:briko1
angle:
roofing tile, shingle
beloruse:
дахоўка, чарапіца
ĉeĥe:
střešní taška
france:
tuile
germane:
Dachziegel
hungare:
tetőcserép
japane:
屋根がわら [やねがわら]
nederlande:
dakpan
pole:
dachówka
portugale:
telha
ruse:
черепица
slovake:
škridlica
ukraine:
черепиця

tegoli

1.
KON Kovri tegmenton per tegoloj: kiel oni tegolis kaj faris pajlan tegmenton [6]?
2.
Aranĝi ion tiel ke la elementoj parte kovras unu la alian simile al tegoloj sur tegmento: tegoli fenestrojn sur komputila ekrano.
6. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj, 2008
angle:
tile, shingle
beloruse:
1. крыць дахоўкай 2. класьці падобна дахоўцы
ĉeĥe:
pokrýt střechu taškami
france:
tuiler
germane:
1. Dach decken 2. dachziegelartig schichten
japane:
屋根がわらでふく [やねがわらでふく]
pole:
1. kryć dachówką, kłaść dachówki 2. układać na zakładkę, układać w kaskadę
slovake:
pokrývať škridlicou
ukraine:
покривати черепицею

tegolisto

KON Homo, kiu kovras tegmenton per tegoloj. Coupeau estas kuraĝa kaj laborema tegolisto, kiu riparas tegmentojn [7]. SIN:tegmentisto
7. Manuel Halvelik: Gavaro , 4.22 Vomkapeco
angle:
tiler, shingler, roofer
beloruse:
страхар, дахаўшчык
france:
couvreur
germane:
Dachdecker
pole:
dekarz

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas dua fontindiko.