*brik/o PV

*briko  

1.  
KON Negranda ortangula paralelepipeda bloko, plej ofte el argilo (bakita, kunpremita aŭ sunsekigita) aŭ el miksaĵo de kvarca sablo kaj kalko, uzata en masonaĵoj: dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (post la danĝero oni forgesas la promesojn)PrV ; la domo estis ĉirkaŭita de muro el palaj brikoj [1]; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn [2].
2.  
(figure) Baza elemento de tuto: oni devas malkombini [proteinon] per hidrolizo, ĝis la „konstrubrikoj“, aminoacidoj [3].
3.  
(figure) Brikforma aĵo: briko da sapo; la faraono sidiĝis sur la oraj brikoj (en la trezorejo) [4]. VD:ŝtono, tegolo.
angle:
1. brick 3. block
beloruse:
1. цагліна 3. кавалак, брусок
ĉeĥe:
cihla
france:
brique
germane:
1. Ziegel
hebree:
לְבֵנָה, קוביה
hispane:
1. ladrillo 3. ladrillo
hungare:
1. tégla 3. darab (tégla formájú)
indonezie:
1. batu bata
perse:
1. آجر 3. قالب
pole:
1. cegła, cegłówka 3. cegła, bloczek
portugale:
1. tijolo
ruse:
1. кирпич 3. кусок, брусок
slovake:
1. tehla 3. tehla

briketoZ

Malgranda briko (speciale el kunpremita pulvoro de terkarbo).
beloruse:
брыкет
ĉeĥe:
briketa
france:
briquette
germane:
Brikett
hebree:
קוביה
hungare:
brikett
indonezie:
briket
perse:
بریکت، زغال قالبی
pole:
brykiet
ruse:
брикет, кирпичик
slovake:
briketa

administraj notoj

~eto: Mankas verkindiko en fonto.