teozofi/o PV

teozofio

FIL Sinkretisma doktrino, celanta per intuaj procedoj havigi konadon pri Dio kaj vivsignifo kaj elvolviĝon de metapsikiaj kapabloj; ankaŭ predikanta universalan homaran fratecon sen distingo pri religio, kredo, sekso aŭ raso: Becher […] instruas, ke la filozofio instigas uzi la racion, kaj ke la teozofio („la saĝeco pri Dio”) gvidas al la dia sfero [1]; en 1875 en Novjorko estis fondita la Teozofia Unuiĝo de Helena Blavatsky kaj aliaj, tiu ĉi organizaĵo enkondukis la teozofion en okcidentajn landojn [2]; la principo de la maoria teozofio estis, ke la homo konsistas el tri partoj. [3]; Rudolf Steiner […] baldaŭ vidis sin kondukita de li „kontraŭ abismo“ kaj turnis sin al la teozofio . VD:spiritismo, mistiko.
angle:
 theosophy
beloruse:
 тэазофія
bulgare:
 теософия
ĉeĥe:
 teozofie
france:
 théosophie
germane:
 Theosophie
hungare:
 teozófia
katalune:
 teosofia
nederlande:
 theosofie
pole:
 teozofia
portugale:
 teosofia
ruse:
 теософия
slovake:
 teozofia
ukraine:
 теософія

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.