terminal/o

terminalo

Loko, konstruaĵaro aranĝita por atendo, enveturiliĝo aŭ elveturiliĝo de vojaĝantoj aŭ transportaĵoj:
a)
AVI Tia parto de flughaveno: parto de Terminalo 3 de la flughaveno disfalis je la 28-a de septembro 2004 [1]; en aprilo vi ne devis uzi kiel pasaĝero la modernegan terminalon 5 de la flughaveno de Londono [2].
b)
MAR Tia parto de haveno: post tri horoj la ŝoforo liberigas la pasaĝerojn en la haveno de Kalezo front[e] al la kompaniterminalo [3]; en la havenurbo Klaipėda komencis funkcii nova terminalo de likvigita natura gaso (LNG) [4].
VD:akceptejo, atendejo, stacio
Rim.: Terminalo ankaŭ estas nomo de aparato por dialogi kun malproksima komputilo.
1. Vikipedio, artikolo „Dubaja Internacia Flughaveno“, 2008-03-03
2. Monato, Stefan Maul: Gigantismo, 2008
3. C. Pinardon: Normandeca Anglio, 1996-09
4. Monato, last: Nova vojo por natura gaso, 2014
angle:
terminal
beloruse:
тэрмінал
ĉeĥe:
terminál
france:
terminal (portuaire)
germane:
Terminal (Empfangsgebäude), Abfertigung, Empfangsgebäude
hungare:
1.a utasforgalmi épület, terminál 1.b fejkikötő
itale:
terminal
japane:
端末 [たんまつ]
katalune:
terminal
nederlande:
terminal (v. lucht- of scheepvaartlijn)
pole:
1.a terminal lotniczy 1.b terminal morski terminal
slovake:
terminál
ukraine:
термінал

administraj notoj