Timur/o PIV2

Timuro

1.
NOM Populara virnomo de mongola-tjurka deveno: la nomo Timuro devenas de vorto kiu signifas „fero“. Ŝi turnis sin al kurba, malvasta pado, kaj nur tie ŝi ekvidis Timuron, kiu staris antaŭ Figura kaj Kvakin [1].
2.
PERS (Timuro la Lama) Centrazia konkeranto, militestro kaj imperiestro (1336–1405), fondinto de la Timurida dinastio: Kvankam li estis la efektiva estro de grandega imperio, tamen Timuro ne estis Ĉingisido, kaj tial li ne rajtis iĝi ĥano1 kaj devis kontentiĝi je la titolo emiro.
Rim.: Ne konfuzu kun la insulo Timoro.
1. A. Gajdar, tr. E. S. Pervertajlo: Timur kaj lia taĉmento, Budapest, 1982
angle:
2. Timur, Tamerlan
beloruse:
Тымур, Цімур
japane:
ティムール
ruse:
Тимур
ukraine:
Тимур, Тамерлан
uzbeke:
2. amir Temur

Timurido

HIS Posteulo de Timuro2: la maŭzoleo Gur-Emir, familia tombejo de Timuridoj en Samarkando [2].
2. Vitalij kaj Anatolij IONESOV: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, Monato, 2010, 009996
angle:
Timurid
beloruse:
Тымурыд, Цімурыд
ruse:
Тимурид
uzbeke:
Temuriy

administraj notoj