Togoland/o

Togolando [1] (TG)   Vikipedio

GEOGPOL Ŝtato en la okcidenta Afriko kun ĉefurbo Lomeo; teritorio de Respubliko Togolando, limanta kun Benino, Burkino, Ganao kaj Atlantiko (Gvinea Golfo): prezidantaj elektoj en Togolando [2]; la internacia komunumo intervenu por savi Togolandon [3]; videblas en Togolando antaŭ moskeoj, preĝejoj, vuduejoj aŭ privataj domoj ŝu-paroj, […] simple, ĉar estas malpermesite eniri tiujn ĉi lokojn kun piedoj ŝuumitaj [4]; la vivo en Togolando estas mizera por tiu, kiu devas forlasi sian bienon kaj veni studi en la urbo [5].
1. Oficiala Informo de AdE, numero 12
2. Monato, Gbeglo Koffi: Per balot-kartoj atuti, 2005
3. Monato, Sagbadjelou Kokou: Nepras interveni, 2005
4. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Ŝuo-tabuo, 2006
5. Monato, Adjé Adjévi: Scenoj malkaraj en Kara, 2012
afrikanse:
Togo
angle:
Togo
france:
Togo, République togolaise
germane:
Togo
hungare:
Togo
ide:
Togo
indonezie:
Togo
katalune:
Togo, República Togolesa
nederlande:
Togo
okcidentfrise:
Togo
pole:
Togo, Republika Togo, Republika Togijska
portugale:
Togo
tokipone:
ma Toko
volapuke:
Togoän

togolanda

Rilata al Togolando: togolanda popolo [6]; mortis la togolanda prezidanto [7]; dum la elekta periodo malpermesas la registaro togolanda al ĵurnalistoj alilandaj eniri la landon [8].
6. Monato, Sagbadjelou Kokou: Pro pluvo plu, 2005
7. Monato, Gbeglo Koffi: Kiam forto ordonas, leĝo pardonas, 2005
8. Monato, Gbeglo Koffi: Kiam forto ordonas, leĝo pardonas, 2005
angle:
Togolese
germane:
togoisch
ide:
Togana
nederlande:
Togolees
okcidentfrise:
Togoleesk
tokipone:
pi ma Toko
volapuke:
Togoänik

togolandano Vikipedio

Civitano de Togolando: ni denove komunikiĝis kun junaj togolandanoj kaj la reago estis entuziasma [9]; rabistoj, agresantaj kaj minacantaj, forprenas posedaĵojn, tiel ke la togolandanoj senĉese sin demandas, ĉu la estonteco iam prosperos al ili [10].
9. Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko, Libera Folio, 2016-09-26
10. Monato, Sagbadjelou Kokou: Vivo nevivebla, 2005
angle:
Togolese
ide:
Togano
nederlande:
Togolees
okcidentfrise:
Togolees
tokipone:
jan pi ma Toko
volapuke:
Togoänan

administraj notoj