1tunel/o PV

tunelo

KONTRA Tubforma subtera foskavo ebliganta pasi tra monto, sub rivero, trafikvojoj ks: kial Hanibalo iris trans la Alpojn? — ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta FK ; en la tunelo oni aŭdas la bruon de ĵus trapasinta vagonaro IKr ; tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo [1]; ni iras nun malsupre en luma koridoro de la estonta tunelo, laŭlonge de nealtaj blankaj muretoj staras en senfinaj vicoj lignaj subteniloj Metrop ; tra la fojnamasoj ili faris longajn tunelojn, en kiuj ili kaŝludis InfanTorent2 ; ni trasusuris tunelon sub la rivero, poste, aliborde suprenkurante VaK . VD:galerio5, koridoro3.b, ŝakto1
angle:
tunnel
beloruse:
тунэль
bulgare:
тунел
ĉeĥe:
chodba, tunel
france:
tunnel
germane:
Tunnel
hispane:
túnel
hungare:
alagút
itale:
tunnel, galleria, cunicolo
japane:
トンネル [とんねる], 隧道 [すいどう], 地下道 [ちかどう]
katalune:
túnel
nederlande:
tunnel
perse:
تونل، دالانه
pole:
tunel
portugale:
túnel
ruse:
туннель, тоннель
slovake:
tunel
svede:
tunnel
tibete:
ས་འོག་གྲོ་ལམ་
ukraine:
тунель

tuneli

(x)
Per fosado estigi tunelon: sufiĉe grandaj animaloj, kiel kunikloj, talpoj kaj musoj […] tunelas en la grundo [2].
2. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
angle:
tunnel
beloruse:
капаць тунэль
ĉeĥe:
razit tunel, tunelovat
germane:
durchtunneln
hispane:
tunelar, hacer un túnel
japane:
トンネルをつける [とんねるをつける]
katalune:
excavar, contruir un túnel
perse:
تونل زدن، تونل کندن
pole:
kopać tunel, drążyć tunel
slovake:
raziť tunel
ukraine:
прокладати тунель

administraj notoj