*vaz/o UV

*vazo

Profunda ujo el diversaj materialoj, de diversa formo kaj grando, destinita por enteni ĉiajn fluecajn aŭ solidajn substancojn: ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo [1]; prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon [2]; ne havante vazon [li] submetis sian ĉapon kaj komencis melki [3]; ili ne havas vazojn por trinki [4]; tabletoj portis sur si kristalajn vazojn plenigitajn de floroj Marta ; sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitaĵoj [5]; maŝinoj […] pretaj por […] la faron kaj pentron de porcelanaj vazoj [6]; post la manĝo mi helpis al ŝi lavi la vazojn [7]; vazo rompita longe sin tenas PrV ; en fremdan vazon ne ŝovu la nazon PrV . SUB:bokalo, botelo, bovlo, glaso, kaliko, kruĉo, provtubo, retorto, urno
angle:
vase, vessel
beloruse:
судзіна, пасудзіна, ваза, слоік
ĉeĥe:
nádoba, váza
ĉine:
[wǔ]
france:
récipient
germane:
Gefäß, Vase
greke:
βάζο
hispane:
vaso, recipiente
hungare:
edény, váza
indonezie:
vas
japane:
脈管 [みゃっかん]
katalune:
atuell, vas
nederlande:
vaas, pot
pole:
naczynie, waza
portugale:
vaso
ruse:
сосуд, ваза, банка
slovake:
nádoba, váza
tibete:
བུམ་པ་
ukraine:
ваза, посудина, банка

vazaro

KUI Sortimento de vazoj, precipe tia uzata por manĝo: lavi la vazaron kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku [8]; la vazaro brilis de lukso [9]; en la dometo estis […] kuirejo kaj provizejo, vazaro kupra kaj stana, ĉio pura, brilanta [10].
angle:
dishes, crockery, plates, table service
beloruse:
посуд, сэрвіз
ĉeĥe:
nádobí
ĉine:
盘碗 [pánwǎn], 盤碗 [pánwǎn], 陶器 [táoqì]
france:
service de table, vaisselle lavi la ~aron: faire la vaiselle.
germane:
Geschirr
hispane:
vajilla
hungare:
edények, (asztali) készlet, edénygarnitúra lavi la ~aron: elmossa az edényt.
japane:
うつわ類 [うつわるい], 食器類 [しょっきるい]
katalune:
vaixella
nederlande:
vaat lavi la ~aron: afwassen, de vaat doen.
pole:
zastawa, garnitur, komplet (np. obiadowy), naczynia
ruse:
посуда
slovake:
riad
ukraine:
сервіз (столовий)

fandvazo

angle:
crucible
beloruse:
тыгель, горан
ĉeĥe:
kokila, tavící nádoba
france:
creuset
germane:
Schmelztiegel
hispane:
crisol
hungare:
öntőüst, olvasztótégely
japane:
るつぼ
katalune:
gresol
nederlande:
smeltkroes
pole:
tygiel
ruse:
тигель, горнило
slovake:
taviaca nádoba
ukraine:
тигель

noktovazo

Vazo uzata por enĉambra, aparte dumnokta urinado kaj fekado: vespere la unua [migra komizo] kaŝe verŝas botelon da biero en la noktovazon de sia amiko [11]; sub divano videblis noktovazo [12]. SIN:pispoto
11. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
12. B. Vaha: Adolesko, 1987
angle:
chamber pot
beloruse:
начны гаршчок
ĉeĥe:
nočník
ĉine:
夜壶 [yèhú], 夜壺 [yèhú]
france:
pot de chambre, vase de nuit
germane:
Nachttopf
japane:
しびん
katalune:
orinal, gibrelleta
pole:
nocnik
slovake:
nočník
ukraine:
нічний горщок

transvazigi

(tr)
Verŝi aŭ konduki de vazo en alian vazon: iam mi trovis lin ĉirkaŭatan de grupo da sklavo apud la olivmuelilo, meze de diskuto ekstreme teknika laŭ mia impreso pri la plej bona momento por transvazigi la novan oleon [13].
13. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
beloruse:
пераліваць (з судзіны ў судзіну)
france:
transvaser
germane:
umfüllen, umgießen
pole:
przelewać, przetaczać

vazlavilo, vazlavmaŝino

HejmVort
KUI Maŝino por lavi la vazojn kaj aliajn manĝilojn post manĝo.
angle:
dishwasher
beloruse:
пасудамыйная машына
ĉine:
洗碗机 [xǐwǎnjī], 洗碗機 [xǐwǎnjī]
france:
lave-vaisselle
germane:
Geschirrspülmaschine
hispane:
lavaplatos
hungare:
edénymosogató, mosogatógép
japane:
食器洗い機 [しょっきあらいき]
katalune:
rentaplats
nederlande:
vaatwasmachine
pole:
zmywarka do naczyń
portugale:
máquina de lavar louça
ruse:
посудомоечная машина
ukraine:
посудомийна машина

administraj notoj

fand~o: Mankas dua fontindiko.
fand~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lavilo, ~lavmaŝino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.