10Veneci/o FK

10Venecio

GEOG Urbo ĉe la bordo de Adriatiko en la nordoriento de Italujo, kies centro estas konstruita sur laguna insularo kaj fama pro siaj multaj kanaloj: la Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio ĝi faras lin komandanto de galeroj FK ; en 1461, helpe de la papo kaj la registaroj de Venecio, Napolo kaj Hungario, [li] devigis la turkojn subskribi dekjaran milit-paŭzon [1]; pentrado de urbaj pejzaĝoj evoluis en Venecio dum la 18a jarcento [2]; la koro de Venecio estas la 3800 metrojn longa Granda Kanalo, kiu trafluas la tutan urbon S-forme [3].
angle:
Venice
beloruse:
Вэнэцыя
ĉeĥe:
Benátky
ĉine:
威尼斯 [Wēinísī]
france:
Venise
germane:
Venedig
itale:
Venezia
japane:
ベネチア [べねちあ]
pole:
Wenecja
slovake:
Benátky
ukraine:
Венеція

10venecia

Rilata al Venecio: la Venecia Respubliko [4]; plafonlumo el venecia kristalo [5]; parko, lumigita […] de veneciaj lanternoj [6]; la venecia uverturo konsistis el du temoj (malrapide + rapide) [7]; per tiuj pentraĵoj li transdonis la ĝis tiam specifan venecian formon de urbvidaĵa pentrado al meza Eŭropo [8].
germane:
venezianisch

10veneciano

Iu el Venecio: jen staris Venecianoj, kiuj vendoproponis ĉian lukson de la Oriento [9]; Marko Polo estas unu el la plej konataj vojaĝantoj en la historio, kaj kio povas pli konveni al la serio Oriento-Okcidento ol priskribo, fare de veneciano, de la mezepoka Azio je kriza momento de ĝia historio [10]?
germane:
Venezianer

administraj notoj