*vip/o PV

*vipo

1.
Batilo konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno alligita al ligna tenilo: vipo estas por ĉevalo kaj bastono por malsaĝuloZ ; li eĉ el sablo vipojn tordas (estas elturniĝema) PrV ; li tordas vipon kontraŭ si mem.
2.
(figure) Premanta aŭ punanta superpotenco: ĝemi sub la vipo.
angle:
whip
beloruse:
бізун, пуга
ĉeĥe:
bič
france:
fouet
germane:
Peitsche
hispane:
látigo
hungare:
ostor
indonezie:
cambuk, cemeti, pecut
katalune:
fuet
nederlande:
zweep
portugale:
1. chicote
ruse:
бич, хлыст
slovake:
bič
svede:
piska
tibete:
རྟ་ལྕག་

vipi

(tr)
1.
Frapi per vipo: vipi hundon; (figure) homo vipata de la sorto. VD:skurĝi
2.
(figure) Forte batadi; kirli: la torento havis blankete grizan koloron, kiel vipata sapa akvoZ ; la pluvo, hajlo vipis lian vizaĝonZ ; herbo vipata de la ventegoB .
3.
(figure) Senindulge mallaŭdi, kritiki2: lia sprita moko vipas ĉion, kion li trovas kritikinda; vipi la indiferentecon de la publiko.
beloruse:
біць бізуном
ĉeĥe:
mrskat bičem
france:
fouetter
germane:
peitschen
hispane:
fustigar, azotar (con látigo)
hungare:
(meg)ostoroz
indonezie:
mencambuk
katalune:
assotar
nederlande:
geselen
portugale:
1. chicotear
ruse:
1. бичевать, хлестать, пороть 2. хлестать 3. бичевать
slovake:
bičovať, ošľahať
svede:
piska

rajdovipo, rajdvipo

Vipo, ordinare konsistanta el fleksebla vergo, per kiu rajdanto instigas aŭ malinstigas la rajdobeston: nobla virino malofte forgesis sian stileton kaj neniam sian rajdvipon [1].
1. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
france:
cravache
hispane:
fusta

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.