9virtual/a PV

9virtuala

1.
FIL Ebla sed ankoraŭ ne efektiviĝinta: mezurilo, kiu indikas virtuale senfinan nombron, ne povas esti tre praktike aplikata [1]; la reala malgajno estas ankaŭ virtuala malgajno – preterlasitaj gajnoj kaj enspezoj [2]; Belgio tial havas virtualan ŝuldon de 375 % de la MEP [3]. VD:kontingenca, latenta
2.
TEK Ŝajniganta realon, kiu fizike ne ekzistas; iluzia, realimita: Russel Tyalor kaj Warren Robinett, ĉe la usona Universitato Chapel Hill (Norda Karolino), parigante la tunelefikan mikroskopon kaj la teknikojn de virtuala realo, fabrikis instrumenton baptitan nanomanipulatoro [4]; homoj ŝategas la virtualecon, ĉar ili povas fuĝi de la realeco, ili kreas novan mistikan mondon, kie ili sin izolas [5]; ili robotiĝinte ne plu vidas ion ekster virtualaĵoj [6]. ANT:aŭtentika, realaVD:fikcia, imaga2, pseŭda, ŝajna
3.
RET Interreta: komence de la jaro 2000 estiĝis virtuale, do en la reto, la Astronomia Esperanto-Klubo [7]; la interreto, do, kreas la impreson de pli multa homa kontakto, sed nur en virtuala, elektronika sfero: dume ni neglektas vid-al-vidan komunikadon [8]; virtuala taglibro, legebla por iu ajn [9]; estas virtualaj Bitcoin-monujoj, per kiuj eblas ĝiri monon kiel inter bank[…]kontoj [10].
1. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!, 2003
2. Monato, Dimitar Haĝiev: Obstrukco de la surstrata cirkulado, 2009
3. Monato, Ivo Durwael: Magraj jaroj, 2011
4. G. Cazzaro: Mikroskope vastaj horizontoj, Monato, 1997/02
5. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
6. Monato, Michel Marko: Kia revuo, 2005
7. Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
8. Monato, Paul Gubbins: Ĉu malsano patologia?, 2011
9. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
10. Monato, Roland Rotsaert: Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono?, 2013
angle:
virtual
beloruse:
віртуальны
france:
virtuel
germane:
virtuell
hispane:
virtual
hungare:
1. virtuális 2. látszólagos
japane:
潜在的な [せんざいてきな], 虚の [きょの], 仮想の [かそうの]
katalune:
virtual
nederlande:
virtueel
portugale:
virtual
ruse:
виртуальный
ukraine:
віртуальний, потенційний, прихований, здатний проявитися

administraj notoj