*abat/o

*abato

KAT
Monaĥejestro de abatejo: en tiu ĉi minuto preteriras la abato de la monaĥejo FK ; ekfloris okcidente „Volapük“ de l' abato Ŝlejer el Konstanco VivZam ; MacRegol estis abato de la monaĥejo de Birr, kiu mortis en 822 [1].
Rim.: La titolon plej ofte uzas la benediktanoj kaj aliaj ordenoj samdevenaj; en aliaj romkatolikaj ordenoj la sama funkcio ofte nomiĝas alie, ekz-e prioro.
1. Monato, Garbhan MacAoidh: Ornamitaj manuskriptoj
angle:
abbott
beloruse:
абат
bretone:
abad
ĉeĥe:
opat
dane:
abbed
france:
abbé
germane:
Abt
hebree:
רֹאשׁ מִנזָר
hispane:
abad
hungare:
apát
itale:
abate
japane:
修道院長 [しゅうどういんちょう], 大修道院長 [だいしゅうどういんちょう]
katalune:
abat
nederlande:
abt
okcitane:
abat
perse:
راهب بزرگ، رئیس دِیر
pole:
opat (tytuł wyższych przełożonych wklasztorach katolickich) , archimandryta, humen (w kościele bizantyjskim) , humion (w kościele bizantyjskim) , ihumen (w kościele bizantyjskim)
portugale:
abade
ruse:
аббат
slovake:
opát
slovene:
opat
svede:
abbot
ukraine:
абат, ігумен

abatino

KAT
Monaĥinejestrino de abatinejo: en la jaro 1136 la abatino de la monaĥinejo mortis kaj Hildegard transprenis ties taskojn [2].
angle:
abbess
beloruse:
абатыса
bretone:
abadez
ĉeĥe:
abatyše
dane:
abedisse
france:
abbesse
germane:
Äbtissin
hebree:
נזירה ראשית
hispane:
abadesa
hungare:
apátnő
itale:
badessa
japane:
女子修道院長 [じょししゅうどういんちょう]
katalune:
abadessa
nederlande:
abdis
okcitane:
abadessa
perse:
راهبهٔ بزرگ، رئیسهٔ دِیر
pole:
ksieni (tytuł przełożonych w klasztorach mniszek), humenia (w kościele bizantyjskim), ihumenia (w kościele bizantyjskim), humenica (w kościele bizantyjskim)
portugale:
abadessa
ruse:
аббатиса
slovake:
abatiša
slovene:
opatinja
ukraine:
абатиса, ігуменя

abatejo

KAT
Cenobita monaĥejo, aŭtonoma, laŭkanone fondita kaj oficialigita, en kiu membras almenaŭ 12 monaĥoj: ekzistas nur 6 abatejoj, kiuj solaj en la mondo rajtas produkti trapistan bieron [3]; vizitindas deko da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn la historio postlasis [4]; la koron de la forpasinto oni entombigis en Hungario, en la abatejo Pannonhalma [5].
3. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
4. Monato, Marc Gassion: Aude
5. Monato, Evgeni Georgiev: Forpasas granda eŭropano
angle:
abbey
beloruse:
абацтва (мужчынскае)
bretone:
abati (menec'h)
ĉeĥe:
opatství
dane:
abbedi, kloster
france:
abbaye (de moines)
germane:
Abtei
hebree:
מִנזָר
hispane:
abadía
hungare:
apátság
itale:
abbazia
japane:
修道院 [しゅうどういん], 大修道院 [だいしゅうどういん]
katalune:
abadia
nederlande:
abdij
okcitane:
abadiá
perse:
دِیر، صومعه، رُهبانگاه
pole:
opactwo
portugale:
abadia
ruse:
аббатство (мужское)
slovake:
opátstvo
slovene:
opatija
ukraine:
абатство

abatinejo

KAT
Cenobita monaĥinejo, aŭtonoma, laŭkanone fondita kaj oficialigita, en kiu membras almenaŭ 12 monaĥinoj: la Preĝejo de Sankta Mikaelo, de la 12-a jarcento, kun proksima benedikta abatinejo, rekonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ la baroka stilo [6].
angle:
abbey
beloruse:
абацтва (жаночае)
bretone:
abati (leanezed)
dane:
nonnekloster
france:
abbaye (de nonnes)
germane:
Abtei (von Nonnen)
hispane:
abadía (de monjas)
hungare:
apácazárda
itale:
convento
katalune:
abadia (de monjes)
nederlande:
abdij (vrouwenklooster)
okcitane:
abadiá (de monjas)
perse:
دِیر، صومعه، رُهبانگاه
ruse:
аббатство (женское)

administraj notoj

~ino: Mankas dua fontindiko.
~inejo: Mankas dua fontindiko.