tradukoj: be bg de en fa fr hu it ja nl pt ru sk


Tute sendependa de ĉiu ajn povo aŭ kontrolo; kies
potenco estas senlima kaj ĉiopova:
absoluta reĝo, potenco.

Plena, rekta, senpera, malrelativa,
konsiderata sendepende de lokaj apartaĵoj,
sen komparo kun aliaj objektoj,
kiu ne dependas de arbitra mezursistemo:
absoluta movo, kvieto, rapido;
absoluta plimulto da voĉoj;
absoluta sonsento;
absoluta eraro;
absoluta alto;
absoluta nulo (pri temperaturo).
relativa
Gramatike sendependa de la entenanta frazo
aŭ malhavanta kutiman komplementon:
absoluta participo;
absoluta ablativo;
absolute (senkomplemente aŭ sensubjekte)
uzita verbo.


Sistemo de regado per absoluta potenco:
en la rusa kamparano furiozas la cara
absolutismo
[4].