* -ad/ UV

*-ad

Sufikso esprimanta ĝenerale la agon kaj uzata por derivi:
A.
substantivojn:
1.
el substantiva radiko por signifi agon faritan per la ilo montrata de la radiko: brosado; martelado [1]; telefonado [2]; kronado [3]; afiŝado [4].
Rim. 1: La responda verbo estas sensufikse derivata de la substantivo: „marteli“ (ne: „marteladi“), „kroni“ ktp.
2.
el verba radiko por signifi:
a)
ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la ago esprimata de la radiko: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj [5] (Kp „la uzo de l' artikolo en tiu okazo ne estas ĝusta“); oni aŭdis muzikon kaj kantadon [6]; la ŝtelado estas via profesio FK ; mia profesio estas repagado, — venĝado estas mia metio [7]; kvar junaj viroj [prezentis] ĉiajn poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, […] disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj Marta ; la natura irado de la aferoj [8].
Rim. 2: Pro ĉi tiu senco -ad servas por nomi la artojn, kapablojn ktp: la kantado estas tre agrabla okupo [9] (ne: „okupado“, ĉar temas ne pri daŭra kanto, sed pri la scipovo kanti); la pentrado.
b)
longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimata de la radiko: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis lin [10]; la pafado daŭris tre longe[11]; parolado (oratoraĵo) elokventa; malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado PrV ; donado de almozoj neniam malriĉigas PrV .
B.
verbojn:
3.
el verbaj aŭ substantivaj radikoj, por prezenti la agon en sia malvolviĝo kaj insisti pri ties daŭro aŭ ripetiĝo: ili vizitadis ŝin ĉiun nokton [12]; pli granda parto de litovaj katolikoj ne estas veraj — ili malofte vizitadas preĝejon [13]; li priverŝadis [la floron] kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion [14]; aŭskultante sian koron marteladi […] en la brusto [15]; mi saltadis la tutan tagon de loko al loko [16]; li kuradis ĝis li falis DL ; ĉiun tagon tien venadas multaj fremduloj [17]; la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sola al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj [18]; kvazaŭ miloj da ponardoj […] traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto Marta ; la mastrino […] renkontadis ŝin ĉiam ĝentile Marta ; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj [19]; ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj [20]. SIN:re-2
Rim. 3: Tiu ĉi formo servas por traduki la imperfekton de la latinidaj lingvoj kaj malperfektivon de la lingvoj slavaj.
Rim. 4: Kelkaj esperantistoj uzas -ad kiel memstaran vorteron: vi adis defraŭdi abundon […] el la reĝa provizejo [21]; mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvazaŭ mi estus profesia idioto [22]; s-ro Lipman daŭrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante [23]; la termosbotelo interrompis sian adan movon al la buŝo [24].
VD:-aĉ, -ar, -eg, -et, -ul, ktp
1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, DUA PARTO
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 3
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
13. LAST: Ĉu vera katoliko?Monato
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
15. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
20. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
21. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
22. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
23. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 34. Granda Parolisto Estas Duba Faristo.
24. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Albert Viksten
beloruse:
афікс, які вызначае працяглае, сталае або паўторнае дзеяньне, у эспэранта
france:
-age (suffixe d'action), -ation (suffixe d'action)
hispane:
sufijo/infijo de repetición o duración, -ación, -ición, -ada/-ado, -(a)je
katalune:
[sufixe de repetició o durada]
signune:
t@10
taje:
1. แสดงการกระทำอย่างต่อเนื่อง 2.a ทำคำกริยาให้เป็นคำนาม

administraj notoj