1Advent/o PV

Advento

KALKRI Kvarsemajna tempo antaŭ Kristnasko: la vetero ŝanĝiĝis post meza advento, komencis neĝi tagon post tago [1].
1. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
Advent
beloruse:
калядны пост
ĉeĥe:
advent
ĉine:
将临节 [jiānglínjié], 將臨節 [jiānglínjié], 基督降临 [jīdūjiànglìn], 基督降臨 [jīdūjiànglìn], 将临期 [jiānglínqī], 將臨期 [jiānglínqī], 待降節 [dàijiàngjié], 待降节 [dàijiàngjié]
france:
avent
germane:
Advent
hispane:
Adviento
hungare:
advent
itale:
avvento (festa rel.)
japane:
待降節 [たいこうせつ], 降臨節 [こうりんせつ]
katalune:
Advent
nederlande:
advent
pole:
adwent
portugale:
Advento
ruse:
рождественский пост, адвент
slovake:
advent
svede:
advent
ukraine:
Пилипівка, різдвяний піст

Adventismo

KRI Doktrino kaj praktiko de adventistoj; branĉo de protestantismo estiĝinta en la 19a jarcento, predikanta baldaŭan revenon de Jesuo Kristo: laŭ Adventismo kaj Jehovismo la animo ne estas nature senmorta [2].
2. Vikipedio, neniigeco, 2010-06-22
beloruse:
адвэнтызм
ĉeĥe:
adventizmus
france:
adventisme
itale:
avventismo
katalune:
adventisme
pole:
adwentyzm
slovake:
advedntizmus

adventisto

KRI Ano de Adventismo: De Kock estas profunda kristano, adventisto de la sepa tago, kun granda atento pri la Malnova Testamento [3].
3. C. Minnaja: La konflikto de la epokoj [recenzo], Literatura foiro, 1988-04 (112)
beloruse:
адвэнтыст
ĉeĥe:
adventista
france:
adventiste (subst.)
itale:
avventista
katalune:
adventista a~isto de la sepa tago: adventista del seté dia.
pole:
adwentysta
slovake:
adventista

administraj notoj