2akvilegi/o

akvilegio

BOT
Genro el familio ranunkolacoj (Aquilegia); plurjara herbo kun multaj mallarĝaj rizomoj, pluraj kunstarantaj tigoj, ĉebazaj folioj en rozeto kaj alterne ĉe la tigoj sidantaj folioj, unu- ĝis trioble trinombre plume dividitaj, sur kiuj akvo purige perlas (vd. lotuso); kun kvinnombraj simetriaj ornamaj floroj diverskoloraj, kies korolaj folioj estas ordinare plilongigitaj je po unu nektara sprono; la fruktoj estas folikloj, enhavantaj multajn nigrajn semojn: jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio Hamlet ; Koklass-fazano […] nutras sin per folioj de poplo kaj betulo, akvilegioj, guŝoj de vicioj […] [1].

akvilegio (Aquilegia ottonis)
CC BY 2.5  [2]
angle:
columbine, Aquilegia
beloruse:
ворлікі
bulgare:
гълъбов
ĉeĥe:
orlíček obecný
france:
ancolie
germane:
Akelei
hebree:
אקוויליגיה, פרח נורית
hungare:
harangláb (növény)
japane:
オダマキ
katalune:
aquilègia
latinece:
Aquilegia
nederlande:
akelei
pole:
orlik
portugale:
aqüilégia
ruse:
аквилегия, орлик (растение), водосбор (растение)
slovake:
orlíček
svede:
akleja
ukraine:
орлики

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.