tradukoj: de en hu id la nl pl ru

8lotus/o PV

lotuso

1.  
Difinitaj specioj de akvoplantoj el nimfeacoj, nome la hinda lotuso (Nelumbo nucifera), la egipta lotuso (Nymphaea lotus) kaj la blua lotuso (Nymphaea caerulea): sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas [1]; ni ne havas plu grenon kaj jam de unu monato ni nutras nin per la radikoj de lotuso, kaj pli kaj pli malfacile estas trovi ilin, ĉar la grandaj sinjoroj amas ludi per la floroj de lotuso [2]; marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj [3]; (figure) mia infano! floraĵo de mia propra koro! mia lotuso el la profunda akvo! [4]. VD:nimfeo

hinda lotuso (Nelumbo nucifera)
CC BY-SA 2.5  [5]


tigra lotuso (Nymphaea lotus), Suda Hindujo
CC0  [6]


blua lotuso (Nymphaea caerulea), SSR Botanika Ĝardeno, Maŭritio
CC BY-SA 3.0  [7]
2.  
HIS Arbo, kies fruktoj, laŭ kredo de la antikvuloj, forgesigis la patrolandon al tiuj, kiuj ilin manĝis. SIN:lotoso
3.  
BOT Genro el familio fabacoj (Lotus); herbo kreskanta en arbaroj aŭ kampoj, kun triparte dividitaj folioj kaj grandaj apudfolioj ĉe la tigobazo; kun umbeloj de tri ĝis dek nesimetriaj kvinnombraj floroj, ordinare flavaj kun ruĝa flageto; la guŝoj estas kornoforme kurbaj. VD:trifolio

mara lotuso (Lotus maritimus), Baaralb, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [8]

lotusefiko Viki  

Perlado de akvo kun samtempa forigo de malpuraĵoj, kaŭzita de certa strukturo de surfaco, aperanta ekz. ĉe la folioj de lotuso1, akvilegio, alĉemilo, blanka brasiko kaj flugiloj de insektoj: la lotusa efiko (lotusefiko) preskaŭ komplete evitas la malsekigon de iu surfaco [9].

tradukoj

anglaj

~o 1.: sacred lotus, Nelumbo, lotus; ~o 2.: lotus tree; ~efiko : lotus effect, superhydrophobicity. mara ~o: Lotus, lotus.

germanaj

~o 1.: Lotos; ~o 2.: Lotos; ~efiko : Lotuseffekt. hinda ~o: Indische Lotosblume; : Tigerlotus; blua ~o: Blauer Lotus; mara ~o: Hornklee.

hungaraj

~o 1.: tündérrózsa, lótusz, padma; ~o 2.: lótuszfa. mara ~o: kerep.

indoneziaj

~o 1.: lotus, padma, seroja, teratai.

latina/sciencaj

~o 1.: Nelumbo nucifera; ~o 1.: Nymphaea lotus; ~o 1.: Nymphaea caerulea; ~o 3.: Lotus. hinda ~o: Nelumbo nucifera; : Nymphaea lotus; blua ~o: Nymphaea caerulea; mara ~o: Lotus maritimus.

nederlandaj

~o 1.: lotus; ~o 2.: lotusboom. mara ~o: rolklaver.

polaj

~efiko : efekt lotosu.

rusaj

~o 1.: лотос; ~o 2.: лотос. mara ~o: лядвенец.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. (c) 2007 Derek Ramsey (Ram-Man), propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lotus_Nelumbo_nucifera_Flower_3264px.jpg
6. Midhun Subhash, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nymphaea_Lotus.jpg
7. PalmBeaches974, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nymphaea_Caerula.jpg
8. Bernd Haynold, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lotus_maritimus_290508a.jpg
9. Vikipedio, Lotusa efiko

~o : Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~o :
    Oni povas konsideri la tri sencojn homonimoj, do devus disigi en tri
    artikolojn. [wd]
  

ℛevo | datumprotekto | lotus.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2018/10/07 13:10:14