tradukoj: be ca cs de es fr hu it la nl pl pt ru sk sv

fabac/oj PV

fabacoj  

BOT Familio de lignoplantoj, duonarbustoj, staŭdoj aŭ herboj unujaraj el la ordo de faboparencaj floroplantoj (Fabaceae) kun: folioj alternaj aŭ kruce alternaj, kun kromfolioj; floroj dulipaj, papiliformaj; 5 sepaloj ofte kunkreskintaj; 5 petaloj estantaj la supra la flago, la du flankaj la aloj kaj la du malsupraj la ŝipeto; 10 stamenoj, kunkreskintaj ― aŭ ĉiuj je fermita aŭ nur naŭ je supre malfermita ― tubo ĉirkaŭanta la ovolujon; 1 pistilo; guŝoj klape malfermiĝantaj, disfalantaj en partojn unusemajn aŭ helice turniĝantaj: ĉiro estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj [1]; la esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara, ambaŭ genroj [...] apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj [2]. SIN:legumenacojPRT:fabo, fazeolo, pizo, vicio

tradukoj

belorusaj

~oj: бабовыя (сям'я).

ĉeĥaj

~oj: motýlokvěté (čeleď).

francaj

~oj: fabacées.

germanaj

~oj: Schmetterlingsblütengewächse.

hispanaj

~oj: leguminosas.

hungaraj

~oj: hüvelyesek, pillangósvirágúak.

italaj

~oj: fabacee, leguminose.

katalunaj

~oj: fabàcies.

latina/sciencaj

~oj : Fabaceae.

nederlandaj

~oj: vlinderbloemigen.

polaj

~oj: motylkowate.

portugalaj

~oj: fabáceas.

rusaj

~oj: бобовые.

slovakaj

~oj: motýľokveté (čeľaď).

svedaj

~oj: ärtväxter.

fontoj

1. Vikipedio, Ĉiro
2. Vikipedio, Akacio


ℛevo | datumprotekto | fabac.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2017/04/17 09:10:15