tradukoj: be bg ca cs de en es fr id nl pl sk

8alban/o Fab1

8albano

1.  
Ŝtatano de Albanujo.
2.
Homo kun albana nacieco: estis Albanoj, kuraĝaj homoj, kiel diris mia patrino [1]; ĉiujare ekde 1988 estas minimume 100 albanoj en Kosovo mortigitaj de jugoslava polico kaj armeo [2]; la urbo Kosovska Mitrovica […] estas plu dividita je du partoj ― serboj, loĝantaj norde, kaj albanoj sude [3]; Mimoza estas albanino loĝanta en Örebro, Svedio [4].

Rim.: Albano estas ankaŭ nomo de sanktulo: la preĝejo de la sankta Albano [5].

albana

Rilatanta al albanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la albana parlamento [6]; pli ol 150 lingvoj, inter kiuj la afrikansa kaj la albana, la ĉina, korea […] [7]; la albanaj kosovanoj [8]; la kontraŭalbanaj teroraĵoj de februaro 1945 [9]; la albana etno en Makedonio povus profiti de la nova prezidento [10].

Albanujo (AL)  

GEOGPOL Ŝtato en la sudorienta parto de Eŭropo sur la Balkana duoninsulo: en la nuna Albanujo […] atingis lin printempe de la jaro -44 la novaĵo pri la mortigo de Cezaro [11]; Ferenc Nopcsa: […] liaj ĉefaj esplorkampoj estis la dinosaŭroj kaj la geologio de Albanujo [12]. SIN:Albanio

tradukoj

anglaj

~o: Albanian; ~a: Albanian; A~ujo: Albania.

belorusaj

~o: альбанец; ~a: альбанскі; A~ujo: Альбанія.

bulgaraj

~o: албанец; ~a: албански; A~ujo: Албания.

ĉeĥaj

~o: Albánec; ~a: albánský.

francaj

~o: Albanais (subst.); ~a: albanais (adj.); A~ujo: Albanie.

germanaj

~o: Albaner; ~a: albanisch; A~ujo: Albanien.

hispanaj

A~ujo: Albania.

indoneziaj

A~ujo: Albania.

katalunaj

~o: albanés (subst.); ~a: albanés (adj.); A~ujo: Albània, República d'Albània.

nederlandaj

~o: Albanees; ~a: albaans; A~ujo: Albanië.

polaj

~o: Albańczyk; ~a: albański; A~ujo: Albania.

slovakaj

~o: Albánec; ~a: albánsky.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
2. Monato, Paul Gubbins: Reago: Nekredeblaj malveroj
3. Monato, Evgeni Georgiev: Jugoslavio: Atenco ne preteratentita
4. Monato, Bardhyl Selimi: Duonislamano duonferio
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
6. Monato, Roland Rotsaert: Albanio: Diktaturo de impostoj
7. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj...
8. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
9. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
10. Monato, Evgeni Georgiev: Balkanio: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj
11. Vikipedio, Aŭgusto Cezaro
12. Vikipedio, Ferenc Nopcsa


ℛevo | datumprotekto | alban.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2018/08/29 10:10:14