albizi/o NePiv

albizio  

BOT Genro de arboj el familio fabacoj (Albizia) el diversaj tropikaj landoj kun kunmetitaj folioj kaj kvastoformaj floretoj: budho Krakuĉando […] atingis budhecon sub albizio kaj donis sian unuan predikon al grupo de okdek kvar mil bikŝuoj ĉe parko proksime al Makilo [1]; kuzino Ora diris, ke albizio populare estas Noktokunigo [2].

albizio (Albizia saman), Laoso
CC BY-SA 4.0  [3]
angle:
albizia, silk plant, silk tree, siris
bulgare:
албиция
dane:
albizia
france:
albizia
germane:
Schlafbaum, Seidenbaum
itale:
albizia
katalune:
albízia
latinece:
Albizia
pole:
albicja

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.