1alegori/o

alegorio

BELE
Esprimo nerekta uzanta iun aferon por esprimi alian aferon per analogio: ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon [1]; kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj, al tiu la pordisto malfermas […], tiun alegorion Jesuo diris al ili, sed ili ne komprenis […], Jesuo do diris denove al ili: mi estas la pordo, se iu tra mi eniras, tiu estos savita [2]; [li] ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron [3]; alegorion […] en despotaj, diktatoraj reĝimoj [utiligas] por eldiri sian penson kaj, laŭ ebleco, eviti persekuton Ret ; malgaja fabelo, kiu alegorie priskribas la sorton de Ĉeĥoslovakio [4]. SUB:personigo1VD:apologo, metaforo, parabolo2
angle:
allegory
beloruse:
алегорыя
bulgare:
алегория
ĉeĥe:
alegorie, jinotaj, podobenství
ĉine:
[yù]
france:
allégorie
germane:
Gleichnis, Allegorie
hebree:
אַלֵגוֹרִיָה
hispane:
alegoría
hungare:
allegória
itale:
allegoria
japane:
アレゴリー, 寓意 [ぐうい], 風諭 [ふうゆ], 寓意物語 [ぐういものがたり]
katalune:
al·legoria
nederlande:
allegorie
portugale:
alegoria
ruse:
аллегория
slovake:
alegória, alegória, inotaj
ukraine:
алеґорія

alegoria

Rilata al alegorio, aperanta en formo de alegorio: ili starigis sur la [tombo] bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria [5].
beloruse:
алегарычны
ĉeĥe:
alegorický
france:
allégorique
germane:
gleichnishaft, allegorisch
hebree:
אַלֵגוֹרִיָה
hispane:
alegórico
hungare:
allegorikus
itale:
allegorico
katalune:
al·legòric
nederlande:
allegorisch
portugale:
alegórico
ruse:
аллегорический
slovake:
alegorický
ukraine:
алеґоричний

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.