alies

alies

GRA(evitinde) Aliula, de alia persono: perforta proprietiĝo de alies posedaĵoj [1]; ĉiu klopodas vivi je alies elspezo [2]; temos pri alies tasko [3]; specialigitaj entreprenoj, kiuj mem neniun novan ideon kreas, sed multe profitas per la forvendo de alies ideoj [4]; ies ofendo estas alies defendo [5].
Rim.: Tiu neoficiala malofta vorto ne apartenas al la tabelvortoj kaj ties regula uzo kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon.
1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
2. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
3. Monato, Espero
4. Monato, Roland Rotsaert: Evitenda evoluo
5. Monato, David Kelso: Kiuj sendependiĝu? (10)

administraj notoj