alonĝ/o PV

alonĝo

EKON
Papera folio, kiun oni aligas al kambio sur kies dorsa flanko ne plu estas loko por ĝiroj: la alonĝo devas esti alligita tiel al la ĉefa dokumento, ke ĝia disigo estus rimarkebla, ekz. per sigelo aŭ stampo; (figure) ĉefa kialo lerni esperanton estas ĝiaj facileco kaj logiko, ĉar preskaŭ ĉiuj aliaj valoroj […] venos kiel alonĝo [1]. VD:aldono2.c, aneksaĵo2
Rim.: La vorton oni povas uzi laŭ la modelo de naciaj lingvoj ankaŭ por aliaj algluaĵoj: malfaldebla bildo aŭ tabelo en libro, algulita etikedo ĉe filmbendo, konusa metalkondensilo aligita ĉe tubo ktp.
1. Joan Inglada: Kulturaj valoroj de esperanto – printempo 1994-a, ipernity, 1a Apr 1994
angle:
allonge
beloruse:
алонж
germane:
Allonge, Verlängerungsabschnitt
hebree:
סיומת
japane:
補箋 [ほせん]
nederlande:
allonge
pole:
alonż, przedłużka
portugale:
alonga
ruse:
аллонж, дополнительный протокол, приложение к документу
slovake:
alonž
ukraine:
алонж

administraj notoj