tradukoj: ca cs de fr hu it pl ru sk

alp/o PIV1

alpo  

1.  
AGR Alta zono en montaro, herbokovrita en somero kaj tiam paŝtejo de ŝafoj aŭ aliaj brutoj; somerpaŝtejo: la ekskursantoj atingis, fine, la supron de monto kun bela verda alpo kaj aro da bovinoj [1]
2.  
PIV1GEOG Monto, sur kiu estas somerpaŝtejoj.
Rim.: Ĉi tiu signifo, elpensita por pravigi la nomon de la montaro „la Alpoj“, reale ne ekzistas. [Sergio Pokrovskij]

Rim.: Tiu vorto aperis en la Esperanta-germana kaj germana-Esperanta vortaroj de Hermann Jürgensen (redaktitaj de Zamenhof, tial la marko pri zamenhofeco). En Esperanto ĝi restas vorto malofta, tre malmulte konata. Ĝiaj derivaĵoj atestas pri du malkoneraj etimoj. Unue, la signifo germana, kiun donas la vortaroj, kaj kiu aperas en la terminoj ekologie-geografiaj (la alpa klimata zono ktp, kiaj ekzistas en ĉiuj gravaj montaroj). Due, la signifo de la kelta (ekzemple gaŭla, kimra) etimo „alta, kruta, neĝokovrita montego“, kiu aperas en la montara nomo „la Alpoj“, en „alpisto“ = montogrimpisto ktp. La pastoralaj bovinoj sur alpaj paŝtejoj ne grimpas krutajn deklivojn. [Sergio Pokrovskij]

Alpoj, Alpa Montaro  

GEOG Eŭropa alta montaro kovranta Svislandon kaj parte najbarajn landojn Francujo, Germanujo, Aŭstrujo, Slovenujo, Italujo: ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro [2]; „Alternativa lernejo en Alpa montaro“ [3].

Rim.: Male ol la regulaj propraj nomoj, kiuj ideale en Esperanto estas ununombraj kaj senartikolaj (Tibeto, Pamiro, Himalajo ktp), „la Alpoj“ preskaŭ ĉiam aperas plurnombre kaj artikolate. Iuj (ekz-e PMEG) klarigas tion prezentante ĝin kiel propran nomon priskriban (faritan el la komuna vorto alpo, do simila al „la Norda maro“). Tamen la vorto „alpo“ estas tro malmulte konata (krom eble al la ĝermanlingvanoj), kaj, pli grave, ĝia esperanta signifo ne taŭgas por klarigi tian priskribon. Probable temas pri hejmlingva inercio de la eŭropanoj (malpli forta en la okazo de la malproksima „Himalajo“). [Sergio Pokrovskij]

alpismo  

SPO Sporta montgrimpado: tiu rakonto de la monaĥo Fra Salimbena, estas konata kiel la unua rakonto pri alpismo [4].
Rim.: La vorto imitas naciajn formojn, sed ne tute pravigeblas: alpismon oni faras ne sur alpoj aŭ sur alpomontoj, sed sur krutaĵoj.

alpisto  

Montgrimpisto: „alpista vesperkanto“ [5]; koncernaj departementoj kolektis pli ol 300 kamionojn da rubo el stabejo de alpistoj de Qomolangma sole de 1995 ĝis 2001 [6].

tradukoj

ĉeĥaj

~o: alpa; ~ismo: alpinistika, alpinizmus, horolezectví; ~isto: alpinista, horolezec.

francaj

~o 1.: alpage; A~oj, A~a Montaro: les Alpes; ~ismo: alpinisme; ~isto : alpiniste.

germanaj

A~oj, A~a Montaro: Alpen; ~ismo: Alpinismus; ~isto : Alpinist.

hungaraj

~o 1.: havasi legelő, alpesi legelő; A~oj, A~a Montaro: az Alpok; ~ismo: alpinizmus; ~isto : alpinista.

italaj

~o 1.: alpeggio; A~oj, A~a Montaro: le Alpi; ~ismo: alpinismo; ~isto : alpinista.

katalunaj

~o 1.: estatge alpí; A~oj, A~a Montaro: els Alps; ~ismo: alpinisme; ~isto : alpinista.

polaj

A~oj, A~a Montaro: Alpy; ~ismo: alpinizm; ~isto : alpinista.

rusaj

~o 1.: высокогорное пастбище, альпийский луг; A~oj, A~a Montaro: Альпы; ~ismo: альпинизм; ~isto : альпинист.

slovakaj

~o 1.: vysokohorská pastvina; ~o: vysokohorská pastvina; ~ismo: horolezectvo; ~isto: horolezec.

fontoj

1. Cent ŝercetoj por infanoj, 3
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. G. Cool: Internacia Pedagogia Revuo, 2005-04
4. Christian: Suprenirado al monto «Canigo», [vidita en 2006]
5. J. A. Henne, trad. H. Hammer: Svisa Antologio, 1909
6. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, 2004-11-05

A~oj, A~a Montaro: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | alp.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.14 2017/03/06 23:10:21