8Amerik/o Z PIV1

8Ameriko [1][2][3]

ZR
GEOG La mondoparto inter Atlantiko kaj Pacifiko: mi staras en Ameriko ĉe unu el la grandaj riveroj [4]; eltrovi la jam eltrovitan Amerikon [5];
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, III
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Ameriko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
5. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 7
angle:
America, the Americas
beloruse:
Амэрыка
bulgare:
Америка
ĉeĥe:
Amerika
france:
Amérique
germane:
Amerika
hispane:
América
hungare:
Amerika
indonezie:
Amerika
japane:
アメリカ [あめりか]
katalune:
Amèrica
nederlande:
Amerika
pole:
Ameryka
portugale:
América
rumane:
America
ruse:
Америка
slovake:
Amerika
tibete:
ཨ་མེ་རི་ཀ་
ukraine:
Америка
volapuke:
Melop

amerika

Rilatanta al Ameriko: en la mano li portis bastonegon el mahagona ligno elhakitan en la Amerikaj mahagonaj arbaroj [6]; la malkovrinton de mondo, lin, kiu levis super la maron kaj donacis al sia reĝo la Amerikan orlandon, oni rekompencas per feraj ĉenoj [7]; la Volapukistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta pure Amerika reklamo [8]; antaŭ dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon de lingvo internacia en siajn manojn [9].
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 6
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
angle:
american
beloruse:
амэрыканскі
bulgare:
американски
france:
américain
germane:
amerikanisch
hispane:
americano
hungare:
amerikai
katalune:
americà (adj.)
nederlande:
Amerikaans
pole:
amerykański
portugale:
americano
ruse:
американский
slovake:
americký

amerikano

Loĝanto de Ameriko: „en Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj!“ diras la juna Amerikano [10]; se ĉiuj almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj aligos al si tiun ĉi lingvon ... [11]; en tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo Homaranismo .
Rim.: Oni ne konfuzu la vortojn amerikano kaj usonano.
angle:
American
beloruse:
амэрыканец (жыхар кантынэнта)
bulgare:
американец
france:
Américain
germane:
Amerikaner
hispane:
americano
hungare:
amerikai (lakos)
indonezie:
orang Amerika
katalune:
americà (subst.)
nederlande:
Amerikaan
pole:
amerykanin
portugale:
americano
ruse:
американец (житель континента)
slovake:
Američan

Latinameriko

GEOG Sud- kaj Mez-ameriko, ĉar ili estas precipe latinidlingvaj (hispan- kaj portugal-lingvaj): Latinameriko fariĝis mia hejmo [12].
12. R. Dobrzyński: [Intervjuo], Varsovia Vento, 2012-11-03
beloruse:
Лацінская Амэрыка
bulgare:
Латинска Америка
ĉine:
拉美 [lāměi], 拉丁美洲 [lādīngměizhōu]
france:
Amérique latine
germane:
Lateinamerika
indonezie:
Amerika Latin
pole:
Ameryka Łacińska

Nordameriko

GEOG La norda kontinento de Ameriko.
Rim.: Fakte, ĉar la Panamkanalo estas arte farita, kelkaj konsideras tutan Amerikon kontinento. Aliflanke ankaŭ Suezkanalo estas arte farita.
angle:
North America
beloruse:
Паўночная Амэрыка
bulgare:
Северна Америка
ĉine:
北美洲 [běiměizhōu]
france:
Amérique du Nord
germane:
Nordamerika
hungare:
Észak-Amerika
indonezie:
Amerika Utara
katalune:
Nord-amèrica, l'Amèrica del Nord
nederlande:
Noord-Amerika
pole:
Ameryka Północna
portugale:
América do Norte
ruse:
Северная Америка
slovake:
Severná Amerika

Sudameriko

GEOG La suda kontinento de Ameriko: kial Sud-Ameriko ne rolas pli aktive en Unuiĝintaj Nacioj [13]
13. Monato, n-ro 12/1993, Sud-Ameriko ‐ Aŭdiĝas komuna voĉo
angle:
South America
beloruse:
Паўднёвая Амэрыка
bulgare:
Южна Америка
ĉine:
南美 [nánměi], 南美洲 [nánměizhōu]
france:
Amérique du Sud
germane:
Südamerika
hispane:
Sudamérica
hungare:
Dél-Amerika
indonezie:
Amerika Selatan
katalune:
Sud-amèrica, l'Amèrica del Sud
nederlande:
Zuid-Amerika
pole:
Ameryka Południowa
portugale:
América do Sul
ruse:
Южная Америка
slovake:
Južná Amerika

administraj notoj